Sizigio (astronomio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri astronomia fenomeno. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sizigio (apartigilo).

En astronomio, (kaj astrologio) sizigio (el la greka σύζυγος [suzugos]: kunliĝo, unuiĝo) estas laŭliniiĝo de tri (aŭ pli) ĉielaj korpoj. Ĝeneralsence, temas pri Tero, Suno kaj Lunoplanedo.

Sizigio estas do aŭ opozicio, kiam Tero estas inter la du aliaj astroj, aŭ konjunkcio, kiam Tero esta la unua (aŭ tria) sur la vico.

La sunaj kaj lunaj eklipsoj okazas je la sizigioj de la sistemo Tero-Luno-Suno. Oni parolas ankaŭ pri sizigio por la novluno kaj plenluno, kvankam ne estas perfekta sizigio. Plej fortaj tajdoj (vivaj tajdojsizigiaj tajdoj) okazas dum sizigioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]