Skalaro (fiŝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skalaro amazona (latine Pterophyllum scalare) estas fiŝo bredata en akvarioj.

Escalar o pez ángel (Pterophyllum scalare).jpg
Escalar o pez ángel (Pterophyllum scalare)

Ĝi estis unuafoje alveturigita en Eŭropon en la jaro 1911 kaj dum mallonga tempo ĝi fariĝis la plej populara akvaria fiŝo. Ekde tiu tempo dum ĝia bredado en akvarioj estiĝis el la origina formo multaj per formo kaj koloro diferenciĝantaj mutacioj. Nuntempe ekzistas formoj kurtnaĝilaj, normalaj, longnaĝilaj kaj vualaj. El kolore – desegnaj mutacioj estas la plej konataj ora, ruĝa, nigra, marmora, albinotika, tigrumita, fumumita kaj arĝenta. La origina sovaĝa formo karakterizas per pli granda grandeco kaj hodiaŭ per rare troviĝanta transverse striita desegnaĵo kun ŝtala nuanco. Interese estas, ke la longnaĝilaj formoj ne atingas tian grandecon de la korpoj kiel skalaroj kun la normala longeco de naĝiloj.

Dum bredado en akvarioj ni eliras el kondiĉoj, kiujn tiuj ĉi fiŝoj havas en sia hejmo – la meza parto de sudamerika riverego Amazono. La ideala dureco de akvo devus esti mola preskaŭ duondura, reago je pH-valoro pli malalta ol neŭtrala, temperaturo de akvo 24 – 28 °C. La temperaturojn en supra skalo de markita intervalo postulas kelkaj pli sentemaj formoj – ekz. nigraj skalaroj. Ĉe plimulto de formoj helpas plialtiĝo de temperaturo al 28 °C evoluigon de reprodukta aktiveco.

Skalaroj apartenas al specioj de fiŝoj sentemaj al farmacia kuracado, tial ni solvas eventualajn sanproblemojn prefere per plialtigo de temperaturo (30 – 32 °C).