Skandinava mejlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La metra aŭ ankaŭ skandinava mejlo (norvege kaj svede: mil) estas mezurunuo de longo, kiu egalas 10.000 metroj. Mejloj estas tre ofte uzata en la ĉiutaga lingvo kaj neoficiale en Norvegio kaj Svedio. En Danio ĝi apenaŭ estas uzata. Tie ĝi nomiĝas svensk mil (= sveda mejlo). En Suomio ĝi ankaŭ apenaŭ estas uzata.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1649 ĉiu sveda regiono (svede = “landskap“) havis sian propran mejlon, kies longeco grave malsimilis. Ekde tiam oni enkondukis tutlande en Svedio la mejlon de la regiono Uppland kiu longas 10,673 m, do iom pli longa ol la hodiaŭa mejlo.

Ede 1814 Svedio kaj Norvegio estis unuiĝita en persona unio. Antaŭ la enkonduko de la metra mejlo la tiel nomata „landa mejlo“ kun longeco de 36.000 futoj estis ankaŭ en Norvegio la oficiala mezurunuo, sed la longeco diversis pro la diversa difino de „futo“ 11.295 m en Norvegio kaj 10.688 m en Svedio.

Lige kun la enkonduko de la metra sistemo en Svedio-Norvegio oni enkondukis ankaŭ la ’’’metran mejlon’’’.

Hodiaŭa uzo[redakti | redakti fonton]

En Svedio oni uzas la mejlon ofte por longaj etapoj per aŭtomobilo aŭ pramo. En Svedio plej ofte la veturpovumo estas indikata en mejloj. Ankaŭ la fuelkonsumo de aŭtoj estas plejparte en litroj por mejlo. En Norvegio la mejlo ne estas uzata skribe.

Aliaj „mejloj“[redakti | redakti fonton]

Danio[redakti | redakti fonton]

dana mejlo

  • 1 dana mejlo = 2/3 norvega mejlo = 7.524 metroj

Suomio[redakti | redakti fonton]

suoma mejlo

  • 1 suoma mejlo = 10.670 metroj

Norvegio[redakti | redakti fonton]

Norvega mejlo ekde 1818[1]

  • 1 norvega mejlo = 18.000 ulnoj= 36.000 futoj = 11.286 metroj (antaŭe 11.295 metroj)
    • 1.595 ulnoj = 1.000 metro
    • 1 ulnoj = 2 futoj = 0,627 metro

Svedio[redakti | redakti fonton]

Sveda mejlo[2]

  • 1 sveda mejlo = 18.000 svedaj ulnoj = 32.898,46 futoj = 10.692 metroj
    • 10,41 mejloj sur la ekvatora grado

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arild Stubhaug: Ein aufleuchtender Blitz: Niels Henrik Abel und seine Zeit. Springer DE, 1996, ISBN 978-3-64255-840-5, S. 534.
  2. Johann Philipp Neumann: Lehrbuch der Physik. Band 1, Carl Gerold, Wien 1830, S. 505.