Skellefteå

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skellefteå
urba areo de Svedio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 36 388  (2020) [+]
Loĝdenso 1 489 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 64° 45′ N, 20° 57′ O (mapo)64.7506720.95279Koordinatoj: 64° 45′ N, 20° 57′ O (mapo) [+]
Areo 24,44 km² (2 444 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Skellefteå (Svedio)
Skellefteå (Svedio)
DEC
Skellefteå
Skellefteå
Situo de Skellefteå

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Skellefteå [+]
vdr

Skellefteå (svede, prononco laŭ sistemo IFA ɧɛˈlɛ̌ftɛɔ, loke ʂɛˈlɛ̌ftɛ) estas urbo en la historia provinco Västerbotten, esperante Okcidenta Botnio, kaj la moderna administra unuo Västerbottens län en Svedio. Ĝi estas la sidejo de samnoma komunumo Skellefteå, kiu havis 73 246 loĝantojn en 2021. La urbo mem en 2020 havis 36 388 civitanojn.

La urbo estas historie industria, kaj minado estas granda parto de tiu industrio, precipe por oro, kondukante al la urba moknomo Guldstaden ("ora urbo"). Politike, Skellefteå estas socialdemokrata fortikejo. La urbo estas bonkonata glacihokea urbo: ĝia ĉefa teamo Skellefteå AIK ludas en la sveda pinta divizio, kiun ĝi gajnis dum pluraj okazoj, plej lastatempe en 2014.

La urbo estis enkorpigita en 1845 kaj kreskis al sia pli-malpli nuna nombro de loĝantoj en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, ekde tiam ĝi kreskis nur malrapide. Temas pri la dua plej granda grandurbo en Västerbotten post la tradicia ĉefurbo Umeå - Skellefteå situas proksimume duonvoje inter Umeå kaj Luleå. La urbo situas proksimume 15 kilometrojn de la Botnia Golfo de la Balta maro.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Interalie, en 1976 la 28-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso okazis en Skellefteå. En la urbo aktivas la loka asocio Gränslösa Kulturföreningen ("senlima kultura asocio"), kiu interalie publikigis diversajn muzikajn eldonaĵojn de la esperantlingva grupo La perdita generacio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]