Skiejo de Dubajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
interne

La Skiejo de Dubajo (oficiale angle Ski Dubai) estas artefarita interna skiejo en la dezerta lando Dubajo de la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj.

La skiejo troviĝas en urbo Dubajo, rekte ĉe la Strato Ŝejko Zajed en urboparto "Al Barŝa". La konstruaĵo estas parto de Grandaĉetejo de la Emiratoj, unu el la plej grandaj aĉetejoj de Mez-Oriento.

Oni povas skigliti sur neĝkovrita surfaco de 22.500 m² kaj sur kvin glitvojoj, kiuj diferencas je malfacileco, alto kaj krudeco. La plej longa glitvojo estas 400 metroj longa kaj havas altodiferencon de 60 metroj. Krom tiu ekzistas ankaŭ 90-metrojn longa duonkanalo (halfpajpo). Oni instalis por la transporto de la gastoj kvarsidejan lifton, unu trenlifton kaj persontransportan bendon.

Por la infanoj kaj gepatroj ekzistas la t.n. Neĝoparko (Snow Park), kie ekzistas glit- kaj bobvojoj sur surfaco de 3.000 m². Ĝi estas la plej granda interna neĝparko de la mondo.

La temperaturo en la halo estas konstante inter -1 kaj -2 °C, nokte, kiam oni produktas la neĝon ĉirkaŭ -7 °C (dum ekstere varmas 40 °C). La instalaĵo havas kapaciton por 1.500 personoj, samtempe.

La tagbileto kostas ĉirkaŭ 58 eŭrojn por plenkreskuloj kaj ĉirkaŭ 46 eŭrojn por infanoj. Se oni vizitas la ejon nur por du horoj, oni devas pagi je 15 eŭrojn malpli. La biletprezo entenas prunton de ekipaĵo kaj vestaĵo, - skiinstruisto kostas pluse. Skio Dubajo estas malfermita ĉiutage de 10:00 a.m. ĝis 12:00 p.m. krom sabato kaj dimanĉo de 9:00 a.m. ĝis 12:00 p.m.[1]

La konstruaĵo estis malfermita en 2005, la enirejo troveblas tra la Grandaĉetejo de la Emiratoj. De tie oni povas rigardi tra vitro la plurajn etaĝojn en la skiejo. Oni povas viziti tie eĉ kafumejojn kaj hotelojn, parte en Alpo-stilo.

La konstruaĵo kostis ĉirkaŭ 250 milionojn da USD.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ski Dubai in Al Barsha. Arkivita el la originalo je 2022-07-31. Alirita 2022-08-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]