Skizo pri Filozofio de la Homa Digno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Skizo pri Filozofio de la Homa Digno
Skizo pri Filozofio de la Homa Digno
Skizo pri Filozofio de la Homa Digno
Aŭtoro Paul Gille
Eldonjaro 1934
Urbo Parizo
Eldoninto SAT
Paĝoj 148
vdr

Skizo pri Filozofio de la Homa Digno estas libro verkita origine franclingve de Paul Gille, kaj esperantigita de Eŭgeno Lanti. Tiu ĉi tradukaĵo estas eldonita 148-paĝe de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) el Parizo en la jaro 1934.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La aŭtoro, kun granda kaj foje ne tute filozofia fervoro, unue atakas kaj reĵetas la fatalismon, kiun li tute erare identigas kun la Marksismo. . . Inter la polemikoj la aŭtoro iom neklare skizas la proprajn teoriojn pri la libera socio de estonteco, sen mono kaj sen ŝtato. La stilo estas malfacila. 
— aŭg. 1934, I. Farrand, The British Esperantist

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]