Skono
Salti al navigilo
Salti al serĉilo

Skonoj kun mielo
Skonoj ĝenerale estas surtabligitaj kun marmelado kaj kremo
Skono estas brita rapidmanĝo de skota origino.
Ĝi estas eta pano farita el tritika, hordea aŭ avena faruno, plejofte kun bakpulvoro kiel fermentilo.
Britaj skonoj ofte estas iomete dolĉigitaj. En Usono, skonoj estas pli sekaj kaj pli grandaj, kaj tipe dolĉaj.
Laŭ la "Oxford English Dictionary" (Oksforda Angla Vortaro), la vorto skono (angle: scone) eble estas derivita de la meznederlanda "schoonbrood" (fajna blanka pano), el schoon (pura) kaj brood (pano). La vorto jam ekzistis en la skota lingvo longe antaŭ ĝi aperis en la angla lingvo.