Skovelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skovelo

Skovelo[1] laŭ esperantaj vortaro kiel la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas cilindra raspa broso, fiksita ĉe la ekstremo de stango aŭ vergo, kaj servanta por purigi la internon de diversaj tuboj (paftuboj, kamentuboj, boteloj ktp). La Esperanta Bildvortaro[2] de Rüdiger Eichholz alternative al tiu faka vorto proponas ankaŭ uzi pli simplajn nomigojn botel-broso kaj cilindra broso, kvankam kompreneble tia broso neniel estas nur por boteloj, sed simplaj nomoj ĉiam signifas fortan simpligon. Do temas pri tordita broso en konusa formo, kies libera dratfino kutime servas kiel tenilo. La tajlado povas esti farita el naturaj porkaj haroj aŭ el sintezaj haroj de similaj fizikaj ecoj, simile al haroj por peniko. Skovelo estas desegnita por purigi la elverŝilojn sur kruĉoj kaj aliaj vazoj kiel ekzemple provtuboj en ĥemia laboratorio, sed ankaŭ de boteloj, metalaj tuboj de pafilo kaj havas aliajn uzojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo skovelo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio; en la unua eldono de 1970 sur paĝo 1002
  2. Sur paĝo 41 de la Esperanta Bildvortaro la numero 25