Skribotablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skribtablo)
skribotablo el la 18-a jc.

Skribotablo estas tablo kun oblikva aŭ horizontala supra tabulo, kiun oni uzas por skribado aŭ legado. Ĝi ofte entenas tirkestojn aŭ diversajn kestetojn.

La unuaj skribotabloj estis pretigitaj plej verŝajne por eklezia uzo. La komencaj anglaj skribotabloj plej verŝajne devenis el preĝeja pupitro kaj estis malpezaj kaj masivaj.

Post malkovro de la libropresado, oni pretigis pli malgrandajn kaj malpezajn, facile moveblajn ŝrankajn (komodajn) skribotablojn kun oblikva kovrilo. Oni nomumis tion skribokesto.

La skribotabloj kun piedoj aperis fine de la 16-a jarcento. Ekde la 18-a jarcento aperis skribotabloj en diversa stilo, komence de la jarcento aperis la t.n. genutrua skribotablo, kies kovrilan surfacon tenis kolono el tirkestoj, ŝranketoj.

La modernaj skribotabloj havas ekipaĵon konvene al elektraj aparatoj, klavaro k.t.p. Ili konsistas plej ofte el tabulo kaj piedoj, al kiu oni povas aldoni (subŝovi) la ruleblan tirkestan ŝranketon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]