Bargeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bargeno sur tablo, dekoraciita pere de marketro, testud-ŝelo kaj bronzo (mezuroj: 100 x 131 x 45 cm.) Muzeo de Belartoj de Valencio.

Bargeno aŭ en hispana bargueño [barGEnjo] estas meblo el ligno de hispana deveno, fabrikita inter la 16-a al la 18-a jarcentoj, planita por skribi supre (skribotablo) aŭ arkivi paperaĵojn aŭ aliajn malgrandajn aĵojn, kaj preta por povi esti transportita rajde de mulo aŭ azeno.[1] Luksaj ekzempleroj povas esti prilaboritaj pere de orfolio kaj esti ornamitaj el eburo, konko aŭ aliaj verkoj de marketro. La nomo estas de necerta deveno, koincide kun la laŭloka nomo de la loĝantoj de la urbeto Bargas en la provinco Toledo (Hispanio).[2] En aliaj eŭropaj lingvoj, tiaj mebloj aŭ imitaĵoj estas nomitaj "cabinet" (en franca, angla, germana, portugala kaj itala) kaj tiuj formas aron kun la skribotabloj.

Laŭ Francisko Azorín bargeno estas Tipa paralelipeda kofro, konstruita de artemaj meblistoj k. por tio famigita en k. ekster Hispanio.[3] Kaj li indikas etimologion el Bargas, propra nomo de hispana urbo.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luis Feduchi, Historia de los estilos del mueble español. Ed. Abantos, Madrid, 1969.
  2. RAE [1] Konsultita la 2an de Decembro 2017.
  3. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 32.
  4. Azorín, samloke.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aguiló, María Paz (1987). El mueble Clásico Español. Madrid: Cátedra. pp. 128-135. ISBN 84-376-0679-9.
  • Grade H. Burr, Hispanic Furniture. Nueva York, 1944 (1964, 2ª edición)