Skuld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skuld
nord-ĝermana mitologia personaĵo
Informoj
Sekso ina
Gefratoj VerdandiUrd
vdr

Skuld estis unu el la tri ĉefaj Nornoj de la nordia mitologio kune kun Urd kaj Verdandi. Kune kun ŝiaj fratinoj teksis la tapiŝon de la destino sub la frakseno Yggdrasil.

La Nornoj fadenumas la destinfadenon ĉe la arbo (frakseno) Yggdrasil.

Ŝia nomo en antikva nordia lingvo kaj en la modernaj skandinavaj lingvoj al "ŝuldo, kulpo, respondeco". Etimologie la vorto venas de skola en islanda/antikva nodia, "neceso, esti necesa". Tiu ĉi vorto kundividas la saman originon kun kelkaj ĝermanaj verboj kiel "skulle" en la sveda (kondicionalo, "tio kio povus esti") aŭ "should" en la angla ("tio kio devus esti").

Valkirio[redakti | redakti fonton]

Skuld ankaŭ estis valkirio, kiu rajdis en la batalkampoj decidante pri la vivo de la batalantoj kaj pri la sorto kiu alportos al la venkado. Ŝi estas menciita almenaŭ dufoje en poemoj verkitaj en la islanda/antikva nordia.

Völuspá[redakti | redakti fonton]

Sá hon valkyrjur
vítt um komnar,
görvar at ríða
til Goðþjóðar.
Skuld helt skildi,
en Skögul önnur,
Gunnr, Hildr, Göndul
ok Geirskögul.
Ŝi vidis valkiriojn
venante el malproksime kaj larĝe,
pretaj por rajdado
al Goðþjóð.
Skuld havis ŝildon,
kaj Skögul estis alia,
Gunnr, Hildr, Göndul
kaj Geirskögul.

Nafnaþulur[redakti | redakti fonton]

En la aldono nafnaþulur al la Edda de Snorri troviĝas la sekvantaj strofoj:

Mank valkyrjur
Viðris nefna.
Hrist, Mist, Herja,
Hlökk, Geiravör,
Göll, Hjörþrimul,
Gunnr, Herfjötur,
Skuld, Geirönul,
Skögul ok Randgníð.
Ráðgríðr, Göndul,
Svipul, Geirskögul,
Hildr ok Skeggöld,
Hrund, Geirdriful,
Randgríðr ok Þrúðr,
Reginleif ok Sveið,
Þögn, Hjalmþrimul,
Þrima ok Skalmöld.
Mi deklamos la nomojn
de la Valkirioj de Viðrir (Odino).
Hrist, Mist, Herja,
Hlökk, Geiravör
Göll, Hjörþrimul
Gunnr, Herfjötur
Skuld, Geirönul
Skögul kaj Randgníð.
Ráðgríðr, Göndul,
Svipul, Geirskögul,
Hildr kaj Skeggöld,
Hrund, Geirdriful,
Randgríðr kaj Þrúðr,
Reginleif kaj Sveið,
Þögn, Hjalmþrimul,
Þrima kaj Skalmöld.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]