Skulptaĵo Cor-ten

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Skulptaĵo Cor-ten aŭ Skulptaĵo DETH (greke:Γλυπτό ΔΕΘ) estas artaĵo de la greka skulptisto Georgo Zongolopoulos kiu estas lokita al la norda enirejo de la spaco de la Tesalonika Internacia Komerca Festivalo (DETH) ekde 1966.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La skulptaĵo gajnis la unuan premion kaj estis lokita en 1966 en Tesaloniko post granda  arkitektura konkurso kiu estis proklamita de DETH por la konstruo de la nova pordego. La 1966 estis jaro de gravaj ŝanĝoj por DETH kiu inkluzivis arkitekturajn intervenojn sur la bazo de ĝia modernigo. La «Skulptaĵo DETH» estas alta 17m  kaj laŭ lia kreinto ĝi reprezentas en abstrakta vojo la Venkantino de Samotrako.[1]

La allokigo de la skulptaĵo okazigis dekomence multajn reagojn kiel ĝi estis tre malsama komparante ĝin kun la laboroj de publika arto de tia tempo en Grekio. La skulptaĵo trovis multajn defendantojn, inter ili Patroklos Karantinos, Manolis Andronikos, Dimitris Fatouros, ktp. Dume la gazetoj de la epoko estis disigitaj pri la nova akiro de la urbo.[1] La skulptaĵo troviĝis sur la sama punkto ĝis hodiaŭ kaj estis konsiderita kiel unu el la unuaj abstraktaj pecoj de arto de tiu grandeco kiu estis konstruita en la publika spaco en Grekio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sculpture Cor-ten en la angla Vikipedio.