SkyLine (fervojo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SkyLine (pr. skajlajn; angle = ĉiel-linio) estas aŭtomata person-transporta fervojo en la Flughaveno Frankfurta.

La fervojo ekfunkciis en 1994. Ĝi veturas trake (gvidate) sur kaŭĉukaj radoj, do ne estas striktasenca fer-vojo. Ĝia vojo estas sur-, grandparte eĉ supertera, sur pontoj.

Trajno de SkyLine

La fervojo veturas inter la du pasaĝerejoj (1 kaj 2) de la flughaveno; inter ili ĝi iras sur pontoj kaj ene de pasaĝerejo 1 en la unua etaĝo. Ĝi estis ekbezonata pro konstruado de la dua pasaĝerejo. Ĝia itinero longas 3,8 km, estas dutraka kaj enhavas tri staciojn kaj ses trakforkojn. Pasaĝerejo 1 havas du staciojn: flugkajo A ("Flugsteig A") estas nur por aviaj pasaĝeroj, flugkajo B ("Flugsteig B") estas alirebla por ĉiuj kaj havas elirejon al la regiona kaj longdistanca fervojaj stacioj.

Trajno de SkyLine, fone la flughaveno

La uzo de la trajnoj estas senkosta. Dum viglaj tempoj ili trafikas je ofteco de 1,5 al 2,5 minutoj, alie de 3 al 5 minutoj. Nokte, kiam ne iras aviadiloj, ne estas servo al flugkajo A.

Ĉar la trajnoj ne havas homan ŝoforon, inter la kajoj kaj la trakoj estas flankaj bariloj kun pordoj, kiuj malhelpas, ke personoj falu aŭ saltu sur la trakojn. Pasaĝeroj, kiuj ŝanĝas aviadilojn inter du ne-ŝengenaj landoj, rajtas uzi nur la orientan vagonon, kiu estas rezervita al ili. Ili havas ankaŭ apartajn kajojn, tiel ke miksiĝo kun ŝengen-pasaĝeroj ne eblas.