Slesar i Kancler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slesar i Kancler
filmo
Originala titolo Слесарь и Канцлер
Originala lingvo rusa lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1923
Ĝenro muta filmo
Reĝisoro(j) Vladimir Gardin
Rolantoj Ivan Khudoleyev
Produktinta firmao Odesa Film Studio 
Yalta Film Studios
IMDb
vdr

Slesar i Kancler (ruse Слесарь и Канцлер) filmita en la jaro 1923 estas muta filmo de reĝisoro Vladimir Gardin.[1][2] Ĝi estas bazita sur teatraĵo de Anatolo Lunaĉarskij.

La Registaro de la fikcia lando Norland deĉenigis militon kun la najbara Galikania kaj suferas unu malvenkon post alia. Grupo de konspirantoj kiuj estis malkontentaj kun tiu stato de aferoj, gviditaj fare de la socialdemokrato Frank Frey aranĝas puĉon por senpotencigi la imperiestron de Norland. Sed ankaŭ la laborista klaso ne ŝatas la novan ordon. Laboristoj elmontras la politikon de Frank Frey daŭrigi la militon kaj revolucio ekas en la lando. La gvidanto de la socialisma revolucio iĝas mekanikisto de la nomo Franz Stark.

Referencoj[redakti | redakti fonton]