Slipara Vortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Slipara Vortaro (SV) estas terminaro ellaborita de internacia skipo de Esperanto-terminaristoj sub la gvido de Rüdiger Eichholz de 1968 ĝis 1981.

SV konsistas el paperaj slipoj, sur kiuj estis kolektitaj (tiuepoke) mankantaj Esperantaj terminoj por 1440 nocioj. Ili estas difinitaj per vortoj aŭ klarigitaj per desegnaĵoj kaj tradukitaj al la germana, angla kaj franca. Estas aldonitaj klasifaj numeroj laŭ UDK kaj referencoj al trovlokoj en aliaj verkoj kaj vortaroj. Ĉiuj kunlaborantoj ricevis la slipojn en tri ekzempleroj kun la rekomendo ordigi ilin 1) laŭ la esperantlingva kapvorto, 2) laŭ la kapvorto en la gepatra lingvo de la uzanto, kaj 3) laŭ UDK. El la klasifado laŭ UDK rezultis, ke ĉiuj vortoj rilate la saman tempon troviĝis kunaj.

La interŝanĝo kaj kunlaboro okazis per poŝto. Multaj de la terminoj de SV poste eniris la ĝeneralan vortstokon de Esperanto, ĉu ĉar ili reaperis en la Suplemento al Plena Ilustrita Vortaro (PIV), ĉu ĉar ili estis publikigitaj en la Esperanta Bildvortaro.

La baza formo estis modelo por la posta "Perkomputora Termino-Kolekto" (Pekoteko), kiu anstataŭigis ĝin en 1981. Interŝanĝo inter la kunlaborintoj de tiam okazis per poŝta dissendo de komputilaj disketoj, ĉar e-poŝtaj servoj nur pli malfrue ĝenerale disvastiĝis.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj specimenoj el la indekso germana-Esperanto (vd. sekcion "eksteraj ligiloj"). La ordo-numeroj indikas registro-jaron kaj kurantan numeron (ekzemple 77/24a = 1977, n-ro 24a)

Zahlmarke f ĵetono 77/24a
Zählrohr n (→ Geigerzähler) komputilo de Gajger 70/37a
Zahnbein n dentino 69/17b
zähnen (perforieren) perfori tr 75/22b
Zahnschmelz m adamantino 69/17c
Zange f (→ Schraubstock) vajco 81/12c
Zapfensäge f bevel-segilo, vulpa vosto 71/37a
Zaunrose, schottische eglanterio 71/46c
Zeh<e> große<r> f,m halukso 69/45a
Zehnkampf m dekatlono 73/27a

ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]