Socia kontrolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Signoj avertante pri malpermesitaj agadoj; ekzemplo de socia kontrolo

Socia kontrolosocikontrolo estas koncepto ene de la disciplinoj de la sociaj sciencoj.

Sociologoj identigas du bazajn formojn de socikontrolo:

  • Neformalaj rimedoj - Internigo de normoj kaj valoroj per procezo konata kiel sociiĝo, kiu estas difinita kiel "la procezo fare de kiu individuo, naskita kun kondutismaj potencialoj de grandege larĝa gamo, estas gvidita evoluigi faktan konduton kiu estas limigita al la pli mallarĝa gamo de kio estas akceptebla por li de la grupnormoj."[1]
  • Formala rimedo de socikontrolo - Eksteraj sankcioj devigitaj fare de registaro por malhelpi la establadon de kaoso aŭ anomio en socio. Kelkaj teoriuloj, kiel ekzemple Émile Durkheim, nomas tiun formon de kontrolo reguligo.

Kiel nelonge difinite supre, la rimedoj por devigi socikontrolon povas esti aŭ neformalaj aŭ formalaj.[2] Sociologo Edward A. Ross argumentas ke kredsistemoj penas pli grandan kontrolon sur homa konduto ol leĝoj truditaj fare de registaro, ne grave kian formon la kredoj prenas.

Socikontrolo estas konsiderita kiel unu el la fundamentoj de ordo ene de socio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lindzey, Gardner (Ed), (1954). Handbook of social psychology. I. Theory and method. II. Special fields and applications. (2 vols)., (pp. II, 655-692). Oxford, England: Addison-Wesley Publishing Co., xx, 1226 pp.
  2. Poore, S. Overview of Social Control Theories. The Hewett School. [1] Arkivigite je 2008-12-01 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de Septembro, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]