Sociografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sociografio estas la priskriba studo de la realo kaj de la sociaj faktoj, en kiu la fokuso iras sur la empiria observado de la socioj. Enkondukita fare de la profesoro Sebald Rudolf Steinmetz (katedro de sociografio kaj de politika geografio de la Universitato de Amsterdamo), kaj reprenita tuj antaŭ la Unua Mondmilito fare de Ferdinand Tönnies, la sociografio uzas esplormetodojn specifajn por «fronti la realon en ĝiaj vero kaj totalo» (Steinmetz). Plifirmigante sin iom post iom, ĉefe fronte al la germana historia skolo, tiu elrompo okazis inter la sociaj sciencoj, kaj ĝi okazigis kampostudojn en la fakoj de la sociologio kaj de la etnologio.