Soleá (flamenko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La soleá estas branĉo de flamenko. La unua soleá ludita el kiu oni konas ion estas atribuita al la cigana kantistino nome María La Andonda. Estas deksep tipoj de soleares.[1]

Pri danco la soleá povas esti ludita de solista dancistino de granda esprimpovo. La soleá ebligas la briligon de la dancistino, kiu povas fari movojn tipe inajn per brakoj kaj korpo, akompanate de tipa ŝufrapado. La dancistino altiras la atenton per la movo de koksoj, defieca sinteno kaj seriozeco.

Pri kanto la soleá havas tempon lantan kaj pezan, kvankam ties takto estas same kiel tiu de alegrías kaj bulerías, sed kun alia karaktero. Laŭ la koncepto de takto uzata en la etoso de flamenko, la ritma skemo de la soleá estas 1 2 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ¿Solo una soleá? en Diario de Jerez Alirita la 17an de novembro 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]