Solipsismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Solipsismo, el la latina «ego solus ipse» (tradukeble proksimume kiel «nur mi ekzistas»), temas pri la metafizika kredo je tio ke, konscienco pri propra menso estas unika aĵo pri kiu oni povas esti tutcerta, kaj realeco kiu ŝajne ĉirkaŭas ĝin estas nekonebla, aŭ ke, aliteme, ĝi povas esti nur unu el la pluraj partoj el la mensaj statoj el la propra «mi». Ĉimaniere, ĉia objekto, homo, ktp., kiun oni spertas, estus nure elfluaĵoj el onia menso, kaj do, la unika aĵo pri kiu oni povus paroli kun ajna sekureco estas mem-ekzistado. Krome, ĉio kion la individuo antaŭsupozas esti ĉirkaŭ si, povas vere ekzisti, sed ĉiuj homoj krom ri mem, povas nek havi konsciencon nek animon kaj esti kontrolitaj de iu Dio aŭ diaĵo.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, oni komprenas per solipsismo la filozofian teorion kiu depostulas ke ekstera realeco kompreneblas nur per mi, ĉar ĉi tiu mi, estas la unika palpebla kaj sentebla realeco, samkiel forneas la eblecon koni la objektivan realecon, okaze ke ĝi estus reala, el neŝanĝiĝebla formo.

Tamen, oni ne vere povas diri ke ekzistas nur unu formo de interpreto kaj difino rilate al solipsismo, sed inter ĉi tiuj ekzistas konsentaĵoj.

Ĉi tiu rezonmaniero, kiu povus esti jene ekde la komenco el la memrefleksiĝa homa pensado, povus esti eksplicite kreita unuafoje kiel variantaĵo ekstrema el la relativismo el la sofistoj.[1]

La Monologo el Segismundo ene de la tragedio La vida es sueño (La vivo estas revo) de Calderón de la Barca respegulas same la solipsisman pensmanieron kiam, la ĉefrolulo, Segismundo, enkarcerigita ekde sia naskiĝo ene de turo, demandas al si ĉu estas vera aŭ reala la mondo kiun li rigardas trans la fenestro, kaj ĉu tiu vivo reale estas, ne pli ol revo.

Ĉiukaze, la unua uzo dokumentita el la vortaĵo aperas ĉe la titolo de Giulio Clemente Scotti de 1645, kurta panegiro kontraŭ la Jezuitoj, nome "Monarchia solipsorum".[2]

Giovanni Gentile postulis formon el solipsismo, sigelita per lia propra sigelo el fervora ideismo: li klamis havi propran mondorigardon el realeco kiu nur ekzistis laŭmezure kiel oni rilatigas la internan mondon el ĉiu homo.

Temaro[redakti | redakti fonton]

La universo el iu solipisto duonigeblas je du partoj: tiu kontrolita per lia konscienca menso, kaj la parto kontrolita per lia senkonscienca menso. Li trovos ke, je tiu senkonscienca parto el sia universo, li sinkondutas per la sama komplikeco.

Ĉimaniere, konsideri la eksteran universon kiel la senkonscian menson el ni ne temas nure pri semantika distingiĝo. Oni ne distingas ĉu oni depostulas sian propran korpon kaj la ekstera universo estas la tuta realeco, aŭ depostulas sian konsciencan menson kaj sia konscienca menso enhavas tiu mi kiel ĉion.

Unika signifa konkludo kiun oni povas starigi ĉiafere estas tiu el Arthur Schopenhauer: libera volo estas la neatingebla ekstera realeco.

En filozofio[redakti | redakti fonton]

Ĉia spertaĵo el la subjekto estas tute privata kaj nekomunikebla. Tio, kion mi sentas ne povas esti kunhavigita al ajna aliulo. Ekzistas nenia maniero scii ĉu la sentaĵoj el aliaj homoj estas kiel tiuj el mi. La unika afero pri kiu mi povas tutcerte klami, ke ĝi ja ekzistas estas mia propra mi. Ĉio redukteblas al miaj spertaĵoj, kaj funde ĉio estas mi. Kion oni komprenas per ekstera mondo estas nur respeguliĝoj ene de mi, kaj neeblas eliri el la sfero el mi.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio Machado.
  2. Héctor J. Ayala.
  3. Diccionario de filosofía, Juan Carlos González García, Biblioteca Edaf (vol. 252), Madrid 2000.