Sololá (Gvatemalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sololá
Torre Centroamericana, Sololá, Sololá, Guatemala.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 07001 [+]
Retpaĝaro www.inforpressca.com/solola/ [+]
Demografio
Loĝantaro 63 973  (2010) [+]
Loĝdenso 681 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 46′ N, 91° 11′ U14.766666666667-91.183333333333Koordinatoj: 14° 46′ N, 91° 11′ U [+]
Alto 2 114 m [+]
Areo 94 km² (9 400 ha) [+]
Horzono UTC−06:00 [+]
Situo de Sololá
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sololá, Sololá [+]
v  d  r
Information icon.svg

Sololá estas urbo kaj municipo en Gvatemalo. (La municipo konsistas el la urbo plus kvar apudaj vilaĝoj — Los Encuentros, El Tablón, San Jorge la Laguna, kaj Argueta — kaj 59 neurbaj kamparaj komunumoj.) Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Sololá. La geografiaj koordinatoj estas latitudo 14°46′N kaj longitudo 91°11′W.[1]

Tombejo en Sololá
Bazaro en Sololá

Sololá situas ĉ. 2 114 m super marnivelo, sur monta deklivo proksimume 600 m super lago Atitlán. Ĝi estas komerca centro por la altaĵa regiono, kaj la sidejo de la katolika diocezo ampleksanta la departementojn Sololá kaj Ĉimaltenango.

Plej multaj loĝantoj de Sololá apartenas al la majaa gento Kaqchikel, krom en la vilaĝo Argueta, kie plejmulto apartenas al la majaa gento K'iche'.[2] Multaj loĝantoj daŭre vestas sin en tradiciaj majaaj vestoj.

Sololá gastigas multajn internaciajn organizojn, ekz-e Manna Project International, Friendship Bridge, Mayan Families kaj Love Futbol.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sololá - Historia. Inforpressca.com. Alirita 2009-04-20.
  2. Sololá - Historia. Inforpressca.com. Alirita 2009-04-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]