Solomija Kruŝelnicka

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Solomija KRUŜELNICKA (1872-1952) estis renoma ukraina oper-kantistino kaj pedagogo. Ankoraŭ dum sia vivo ŝi estis agnoskita kiel la plej fama kantistino de la mondo.

Ŝi naskiĝis apud la Buĉaĉo, Ternopila provinco, poste loĝis apud Ternopilo, kie ŝi finis la klasikan gimnazion. 1891-1893 - studjaroj en Lviva konservatorio.