Somera Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Someraj Universitatoj)

Someraj Universitatoj estis kursoj kiu dum periodo okazadis dum UK ekde 1925. Iliaj programoj estas pure humanismaj (filozofio, pedagogio, folkloro, ktp). La prelegoj okazadis regule ĉiujare en la sama urbo de la UK, kaj ĉiu kongresano rajtis viziti ilin senpage. La kongreskarto servis kiel enirbileto.

Oni decidis en plenkunsido dum la UK 1924 ke por pliriĉigi la programon de la UK-oj oni estonte havu tiuj kursoj. Jam en Ĝenevo en 1925 la antaŭtagon de la UK okazis solena malfermo de la Somera Universitato en la ĉefsalono de la Ĝeneva Universitato. La unuan kaj samtempe malferman lekcion havis ĉina profesoro de beletristiko Won Kenn pri Konfucio. Rektoro tiu jaro estis profesoro Théophile Cart.

Post la Edinburga UK 1926 oni decidis aldone ke prelegantoj povas esti nur profesiaj profesoroj, aŭ almenaŭ homoj kun universitataj diplomoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]