Sorin Titel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sorin Titel
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1935 (1935-12-07)
en Margina
Morto 17-an de januaro 1985 (1985-01-17) (49-jaraĝa)
en Bukareŝto
Tombo Tombejo Bellu vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Alma mater Universitato de BukareŝtoUniversitatea Babeș-Bolyai vd
Profesio
Okupo verkisto • eseisto • redaktisto • scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sorin TITEL, naskiĝinta la 7-an de decembro 1935 en Margina kaj mortinta la 17-an de januaro 1985 en Bukareŝto, estis rumana verkisto.

Titel de 1946 al 1953 lernis ĉe liceoj en Lugoj kaj, post lokŝanĝo de sia familio, en Caransebeș. Poste li ekstudis en Bukareŝto, unue ĉe la fakultato pri kinematografio poste pri filologio. En 1956 li estis eksigita kiel studento, ĉar li solidariĝis kun la movado de hungaraj studentoj. en 1957 li ekstudis en Kluĵo, sed nur unu monaton. Samjare li publikigis sian unuan skizon kun la titolo Drumul (= la vojo) en la revuo Tânărul scriitor (= la juna verkisto).

Post laborado kiel instruisto pri la rumana lingvo li reekstudis filologion en 1961 kaj diplomiĝis en 1964. Ĝis 1971 li vivis en Timișoara, kie li redaktis la revuon Scrisul bănățean, kaj komencis publikigi novelojn. En 1971 li transloĝiĝis al Bukareŝto. En 1977 li verkis film-scenaron kun la titolo "Iarba verde de acasă" (la verda herbaro de la hejmo), kiu estis filmigita de Stere Gulea.

En 1985 li mortis pro grava malsano. En 1991 lia patro Iosif Titel publikigis biografion pri li sub la titolo Clipa i-a fost prea repede (= la momento estis tro rapida); la titolo aludas la romanon clipa cea repede (la momento rapida), kiun Titel publikigis en 1979.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Copacul, 1963
  • Reîntoarcerea posibilă, 1966
  • Valsuri nobile și sentimentale, skizoj kaj rakontoj, 1967
  • Dejunul pe iarbă, 1968
  • Noaptea inocenților, novelaro, 1970
  • Lunga călătorie a prizonierului, 1971. La romano estis tradukita en la francan, nederlandan kaj polan lingvojn.
  • Țara îndepărtată, 1974
  • Herman Melville. Fascinația mării, eseo, 1975
  • Pasiunea lecturii, eseo, 1976
  • Pasărea și umbra, 1977
  • Clipa cea repede, 1979
  • Femeie, iată fiul tău, 1984
  • Melancolie, nefinita romano, 1988
  • Bucătăria de vară, film-scenaroj, 1997

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]