Sorkikápolna
Sorkikápolna (ŝorkikApolna) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. La loknomo devenas el kapelo omaĝe al Ladislao la 1-a (Hungario).
Bazaj informoj
- Poŝtkodo: 9774
- Telefonkodo: 94
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 260
Situo
Sorkikápolna situas sur ebenaĵo, laŭ la fervojo inter Szombathely kaj Vasvár, krome laŭ la flankovojo inter Szombathely kaj Rába.
Historio
La unua mencio devenis el 1411 en formo "Kapolna". En 1941 memstara municipo Sorkitótfalu aliĝis al Sorkikápolna.
Komunumoj pri kápolna (= kapelo) en Hungara reĝlando
Csicsókápolna | Erzsébetkápolna | Kápolna | Kápolnás | Kápolnásfalu | Kápolnásnyék |
Kemeneskápolna | Kerkáskápolna | Lentikápolna | Sajókápolna | Sorkikápolna | Tornakápolna |