Kápolna
Aspekto
Kápolna (kapolna), germane Kompolt estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Füzesabony. Kápolna signifas: kapelo.



Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 22 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.7622/20.2459
- Loĝantaro: 1610
- Poŝtkodo: 3356
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]Kápolna situas sur ebenaĵo, laŭ rojo laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Miskolc, aŭtoŝoseo M3 en la sama direkto preteriras. Füzesabony troviĝas 15, Eger 22, Gyöngyös 29, Mezőkövesd 30 km-ojn.

Historio
[redakti | redakti fonton]En la mezepoko familio Solymosi (ŝojmoŝi) konstruis tien kapelon, poste ĉirkaŭ la kapelo vilaĝo formiĝis. En 1552 kaj en 1596 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1849 la hungara armeo malvenkis de la aŭstroj. En 1919 ĉefministro Mikaelo Károlyi la unua disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Senmakula Koncipiĝo de 1781
- monumento de la batalo
- 3 malnovaj tilioj, ankaŭ nun estas videblaj la pafadoj el 1849
Komunumoj pri kápolna (= kapelo) en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Csicsókápolna | Erzsébetkápolna | Kápolna | Kápolnás | Kápolnásfalu | Kápolnásnyék |
Kemeneskápolna | Kerkáskápolna | Lentikápolna | Sajókápolna | Sorkikápolna | Tornakápolna |