Soul Eater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Soul Eater
Soul Eater.jpg
Originala titolo Soul Eater
ソウルイーター [Sōru Ītā]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro batalo, komedio, supernatura filmo
Por kiu ŝonen
Mangao
Aŭtoro Okubo Acuŝi
Publikiginto Gangan Comics
Magazino Monthly Shōnen Gangan
Aperdatoj 24-a de junio 2003
Volumoj 21
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Igaraŝi Takuja
Studio(j) Bones
Muziko Iŭasaki Taku
Televidaj retoj TV Tokyo
Aperdatoj 7-a de aprilo 2008 —
30-a de marto 2009
Epizodoj 51
Mangao
(Soul Eater Not!)
Aŭtoro Okubo Acuŝi
Publikiginto Gangan Comics
Magazino Monthly Shōnen Gangan
Aperdatoj 12-a de januaro 2011 — nun
Volumoj 2 (aŭ pli)
v  d  r
Information icon.svg

japane: ソウルイーター [Sōru Ītā], anlge: Soul Eater estas mangao, sur kies bazo estas kreitaj samnoma anime-serio (2008 — 2009) kaj radio-dramo "Anima Manĝanto: speciala praktika leciono pri sociaj sciencoj" (ソウルイーター特別社会科見学 [Sōru Ītā Tokubecu Ŝakaika Kengaku]), kiu aperas la 31-a de aŭgusto 2005. Ekde januaro de 2011 la nova mangao "Soul Eater Not!" estas eldonita, kies temo estas branĉo de temo de la ĉefa mangao.

Ekzistas taga kaj nokta versioj de la animeo. En la nokta versio ĉeestas aldonaj insertoj ekstertemaj kun ŝercoj, anoncoj kaj simile.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj herooj estas lernantoj de Akademio, kiun kreis Ŝinigami-sama. La lernantoj dividiĝas al "armiloj" (武器 [buki]) kaj "metiistoj" (職人 [ŝokunin]). "Armilo" estas homo, kiu povas aliformiĝi al armilo uzebla kontraŭ milicaj estaĵoj. "Metiisto" estas homo, kiu povas uzi tiun "armilon", se animoj de "metiisto" kaj de "armilo" estas iusence akordigitaj unu al alia. "Metiistoj", ne bone akordanta kun "armilo", ne povas uzi ĝin. Krome, kiam "metiisto" kaj "armilo" akiras ega grado de anima resonanco, ili povas uzi multe pli fortan kapablon de "armilo". Tial la lernantoj formas paron el "metiisto" kaj "armilo" por plibonigi personan animan akordon. Tiaj paroj serĉas kaj persekutas malicajn estaĵojn, kaj "metiisto" celas fari sian "armilon" "falĉilo de morto" — potenca armilo, kiun povos uzi Ŝinigami-sama. Por tio "armilo" devas manĝi 99 malicajn animojn kaj 1 animon de sorĉistino.

La ĉefa celo de Akademio estas batali kontraŭ Kiŝin (鬼神 [kiŝin], laŭvorte: malica spirito), kiu povas ĵeti la mondon en abismon de frenezo. Por savi la mondon la lernantoj forigas malicaj estaĵoj, kiuj pretas fariĝi Kiŝin, frakasante ilin en batalo kaj manĝante iliajn animojn. Sed la ĉefa Kiŝin situas sub Akademio mem, sigelita de Ŝinigami-sama antaŭ multaj jaroj.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de roluloj de "Soul Eater".

Ĉiu rolulo de Soul_Eater havas unikan karakteron, kiu reprezentas iujn trajtojn de homa animo. Karaktero de rolulo speguliĝas ne nur sur aspekto de rolula animo, sed ankaŭ sur aspekto de rolulo mem.

Muziko en la animeo[redakti | redakti fonton]

Malfermo[redakti | redakti fonton]

  • "Resonance" de "T.M.Revolution" (epizodoj 1—30)
  • "Papermoon" de "Tommy heavenly" (epizodoj 31—51)

Fermo[redakti | redakti fonton]

Videoludoj[redakti | redakti fonton]

  • "Soul Eater: Monotone Princess" (ソウルイーター モノトーン プリンセス [Sōru Ītā monotōn purinsesu]) por "Wii", 25-a de septembro 2008.
  • "Soul Eater: Medjuza no inbo" (ソウルイーター メデューサの陰謀 [Sōru Ītā Medjūza no inbō]) por "DS", 23-a de oktobro 2008.
  • "Soul Eater: Battle Resonance" por "PSP" kaj "PS2", 9-a de januaro 2009.