Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko
Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko | |||||
---|---|---|---|---|---|
militmonumento | |||||
| |||||
Lando | Germanio | ||||
Situo | Berlino | ||||
- koordinatoj | 52° 29′ 10″ N, 13° 28′ 18″ O (mapo)52.48611113.471667Koordinatoj: 52° 29′ 10″ N, 13° 28′ 18″ O (mapo) | ||||
Arkitekto | Iakov Bielopolski | ||||
Estiĝo | 8-a de majo 1949 | ||||
Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko | |||||
Vikimedia Komunejo: Soviet War Memorial (Treptower Park) [+] | |||||
La Sovetunia Militmonumento en la Treptova Parko - ruse Воин-освободитель в Трептов-парке, germane Sowjetisches Ehrenmal im Treptower Park - estas memorejo kaj samtempe soldata tombejo en la Treptova Parko (germane Treptower Park, ruse Трептов-парк) en Berlino, antaŭ oktobro 1990 en orienta Berlino, la ĉefurbo de socialisma orienta Germanio.
La instalaĵo, kiu estis kompletigita en majo 1949, estis konstruita laŭ la instrukcioj de la Sovetunia Armea Administracio en Germanio (ruse Советская военная администрация в Германии) por honorigi la soldatojn de la Ruĝa Armeo kiuj mortis en la Dua mondmilito dum la konkero de nazia Germanio. Pli ol 7000 el la soldatoj kiuj mortis en la Batalo de Berlino estas entombigitaj ĉi tie. La kolosa statuo de la monumento estas 30 metrojn alta, inkluzive de la monteto kaj la bazo. La memorejo estas nur unu el kvar similstilaj sovetuniaj monumentaj honorigejoj en orienta Berlino.