Spálov (Semily)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Spálov
Spálov
vilaĝo
Malgranda akva elektrejo en Spálov
Oficiala nomo: Spálov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Administra municipo Semily
Historia regiono Bohemio
Montaro Karkonoŝa cismontaro
Pontoj Ŝoseaj pontoj
Domoj 77 2015
Rivero Jizera
Situo Spálov
 - alteco 450 m s. m.
 - koordinatoj 50° 38′ 01″ N 15° 18′ 41″ O / 50.63361 °N, 15.31139 °O / 50.63361; 15.31139 (mapo)
Katastro 1,8 km² (180 ha) Spálov u Semil
Loĝantaro 81 (2021)
Denseco 45 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 513 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Spálov (Semily)
Portalo pri Ĉeĥio

Spálov estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Semily. Estas ĉi tie registritaj 77 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 81 loĝantoj.

Spálov situas en katastra teritorio Spálov u Semil kun areo 1,8 km².

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869297
1880293
1890298
1900264
1910230
1921224
JaroLoĝantoj
1930242
1950185
1961142
1970116
198097
199198
JaroLoĝantoj
2001102
201179
202181

Fervoja malfeliĉo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fervoja akcidento ĉe Spálov.

La 25-an de aŭgusto 1990 okazis proksime de Spálov al tragika fervoja akvidento. Pro kulpo de nestandarda komunikado inter du trajnsendistoj ekveturis kontraŭ si sur unu relo ŝarĝtrajno kaj motora persona trajno kun 50 vojaĝantoj. Tiu celis el Železný Brod ĝis Tanvald. Unu el la trajnsendistoj konsciis la eraron kaj klopodis rebonigi ĝin per tio, ke pertelefone petis servistaron de restoracio en Spálov, por ke ili haltigu la personan trajnon. Sed tiu preterveturis nur je kelke da sekundoj pli antaŭe. Mallongtempe post la 13-a horo proksimume 300 metroj de la vilaĝo ambaŭ trajnoj kunpuŝiĝis sur viadukto trans rivero Kamenice. Pro netravidebla arbara tereno la lokomotivestroj atingis eĉ ne malrapidigi. Preskaŭ tuj post la kunpuŝiĝo okazis ekbruliĝo de la persona trajno. La tragedion ankaŭ negative influis konstruo de la viadukto, kiu retenis elfluantan bruligaĵon kaj per tio ĝi subtenis la bruligon. Mortis 14 homoj, 1 virino estas ĝis nun nekonata kaj vunditaj estis pluaj 32 homoj. Proksimulojn kaj konatojn oni ekkonis laŭ dentoj, butonoj ktp. Kiel kulpintoj de la akcidento estis markitaj ambaŭ trajnsendistoj. Ili estis kondamnitaj al kvinjaraj punoj de forpreno de libereco.

Interesaj objektoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]