Vikipedio:Bonvenon al Vikipedio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
polurado
Bonvole kontrolu, ĉu pli bone, estas ja bonveniga paĝo.
Linio 15: Linio 15:


[[Image:Wpm 14.jpg|thumb]]
[[Image:Wpm 14.jpg|thumb]]
Vi rajtas kontribui sen aliĝo (registriĝo), tamen oni tre rekomendas tion al vi. Kiel registrita uzanto ("vikipediisto") vi havas pli da ebloj, kaj aliaj vikipediistoj povas pli bone komuniki kun vi. Vi rajtas resti anonima, se vi deziras. Viaj kontribuoj povas esti laŭplaĉe:
Vi rajtas kontribui sen aliĝo (registriĝo), tamen oni tre rekomendas tion al vi. Kiel registrita uzanto ("vikipediisto") vi havas pli da ebloj, kaj aliaj vikipediistoj povas pli bone komuniki kun vi. Vi rajtas resti anonima, se vi deziras. Por kontribui vi povas laŭplaĉe:
*korekti lingvajn erarojn aŭ tajperarojn
*korekti lingvajn erarojn aŭ tajperarojn
*trovi pli bonan vortumon
*trovi pli bonan vortumon
Linio 25: Linio 25:
== Esperantlingva kaj aliaj vikipedioj ==
== Esperantlingva kaj aliaj vikipedioj ==
La Esperanto-vikipedio estis la 4a plej granda vikipedio de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Nun ({{CURRENTMONTHNAME}} {{CURRENTYEAR}}) ĝi ankoraŭ estas inter la 20 gvidaj lingvaj versioj kun {{NUMBEROFARTICLES}} artikoloj!!! Ankaŭ vidu: [[Internacia Vikipedio]]. Tamen, la plej grava afero ne estas havi laŭeble multajn artikolojn, sed precipe multajn bonajn!
La Esperanto-vikipedio estis la 4-a plej granda vikipedio de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Nun ({{CURRENTMONTHNAME}} {{CURRENTYEAR}}) ĝi ankoraŭ estas inter la 20 gvidaj lingvaj versioj kun {{NUMBEROFARTICLES}} artikoloj!!! Ankaŭ vidu: [[Internacia Vikipedio]]. Tamen, la plej grava afero ne estas havi laŭeble multajn artikolojn, sed precipe multajn bonajn!


La vikipedio estas grava por Esperantujo:
La vikipedio estas grava por Esperantujo:
* Ĝi estas jam nun plurkampe bone uzebla kiel ĝenerala enciklopedio.
* Ĝi estas jam nun plurkampe bone uzebla kiel ĝenerala enciklopedio.
* Ĝi helpas ellabori la fakan lingvon kaj la lingvon por novaj nocioj.
* Ĝi helpas ellabori la fakan lingvon kaj la lingvon por novaj nocioj.
* Ĝi ofte montras al alilingvaj vikipediistoj, ke koncerna artikolo ekzistas ankaŭ en Esperanto - ja "Esperanto" alfabete troviĝas tre oportune inter "English" kaj "Espanol".
* Ĝi ofte montras al alilingvaj vikipediistoj, ke koncerna artikolo ekzistas ankaŭ en Esperanto - ja "Esperanto" troviĝas tre oportune inter "English" kaj "Espanol" se la listo estas ordigita alfabete laŭ lingvokodoj (en, eo, es). La listoj povas kompreneble esti ordigitaj ankaŭ laŭ la nacia lingvo aŭ hazarde post robotaj aldonoj.
* Ĝi rete disponigas la malnovan [[Enciklopedio de Esperanto|Enciklopedion de Esperanto]] pri Esperanto-temoj el la jaro 1934; cetere ekzistas kunlaboro kun ''Monato'' kaj aliaj aŭtoroj.
* Ĝi rete disponigas la malnovan [[Enciklopedio de Esperanto|Enciklopedion de Esperanto]] pri Esperanto-temoj el la jaro 1934; cetere ekzistas kunlaboro kun ''Monato'' kaj aliaj aŭtoroj.


Linio 46: Linio 46:
=== Krei novan artikolon ===
=== Krei novan artikolon ===
Se vorto aŭ frazo estas markita kiel ligilo, sed havas '''ruĝan koloron''' (anstataŭ la kutima ''blua koloro''), tio signifas, ke neniu paĝo ekzistas pri tiu temo. Tiam '''vi''' povas verki artikolon pri tiu temo! Simple alklaku la ruĝan ligilon, kaj aŭtomate kreiĝas nova paĝo, kiun vi povas ekredakti.
Se vorto aŭ frazo estas markita kiel ligilo, sed havas '''ruĝan koloron''' (anstataŭ la kutiman ''bluan koloron''), tio signifas, ke neniu paĝo ekzistas pri tiu temo. Tiam '''vi''' povas verki artikolon pri tiu temo! Simple alklaku la ruĝan ligilon, kaj aŭtomate kreiĝas nova paĝo, kiun vi povas ekredakti.


=== Uzi la diskutpaĝon ===
=== Uzi la diskutpaĝon ===

Kiel registrite je 21:38, 28 jul. 2008

  bonvenon indekso · kategorio · premioj · portalejo · helpo  

Tiu ĉi paĝo provas doni al vi koncize la plej gravajn informojn pri Vikipedio.

Principoj

Vikipedio estas libera enciklopedio. Libera, tio signifas

  • ke vi povas legi ĝin senpage, el la reto;
  • ke ne ekzistas firma redakcio, sed verkas nur volontuloj;
  • ke ĝi estas neŭtrala kaj sendependa.

Kiu rajtas kontribui? Ĉiu, kondiĉe, ke li aŭ ŝi respektas niajn regulojn. La plej gravaj reguloj estas:

  • Vikipedio estas enciklopedio, ne forumo por babilado, politika propagandejo, blogo por personaj spertoj ktp.
  • Kondutu al aliaj vikipediistoj kun respekto.
  • Respektu la kopirajtajn leĝojn, ne simple prenu tekstojn de aliloke.

Vi rajtas kontribui sen aliĝo (registriĝo), tamen oni tre rekomendas tion al vi. Kiel registrita uzanto ("vikipediisto") vi havas pli da ebloj, kaj aliaj vikipediistoj povas pli bone komuniki kun vi. Vi rajtas resti anonima, se vi deziras. Por kontribui vi povas laŭplaĉe:

  • korekti lingvajn erarojn aŭ tajperarojn
  • trovi pli bonan vortumon
  • pliampleksigi artikolojn
  • krei novajn artikolojn.

La Oftaj demandoj klarigas al vi multajn aliajn bazajn aferojn pri Vikipedio. Eble vi interesiĝas ankaŭ pri respondoj al kritikoj pri Vikipedio.

Esperantlingva kaj aliaj vikipedioj

La Esperanto-vikipedio estis la 4-a plej granda vikipedio de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Nun (majo 2024) ĝi ankoraŭ estas inter la 20 gvidaj lingvaj versioj kun 353 168 artikoloj!!! Ankaŭ vidu: Internacia Vikipedio. Tamen, la plej grava afero ne estas havi laŭeble multajn artikolojn, sed precipe multajn bonajn!

La vikipedio estas grava por Esperantujo:

  • Ĝi estas jam nun plurkampe bone uzebla kiel ĝenerala enciklopedio.
  • Ĝi helpas ellabori la fakan lingvon kaj la lingvon por novaj nocioj.
  • Ĝi ofte montras al alilingvaj vikipediistoj, ke koncerna artikolo ekzistas ankaŭ en Esperanto - ja "Esperanto" troviĝas tre oportune inter "English" kaj "Espanol" se la listo estas ordigita alfabete laŭ lingvokodoj (en, eo, es). La listoj povas kompreneble esti ordigitaj ankaŭ laŭ la nacia lingvo aŭ hazarde post robotaj aldonoj.
  • Ĝi rete disponigas la malnovan Enciklopedion de Esperanto pri Esperanto-temoj el la jaro 1934; cetere ekzistas kunlaboro kun Monato kaj aliaj aŭtoroj.

Se vi volas helpi diskonigi la vikipedion kaj varbi novajn kunlaborantojn - jen kelkaj ideoj kiel disvastigi la vikipedion. Vidu ankaŭ: Vikipedio:Vikipedio kaj Esperantio.

Unuopaj aferoj

Kun salutnomo aŭ simple (komence) anonime

Se vi ŝatas, klaku la paĝon Ensalutu kaj elektu tie salutnomon (ekzemple: Chuck SMITH). Ni preferas, ke vi uzu vian veran nomon, ĉar la Vikipedio estas profesia projekto, sed certe vi rajtas uzi ankaŭ alian salutnomon. Vi povas kontribui ankaŭ anonime, do sen antaŭe elekti salutnomon, tuj kontribuante!

Redakt(et)i artikolon

Se vi vidas plibonigendan artikolon (laŭ iuj homoj tio estas ĉiuj, ĉu ne?) kaj kuraĝas redakti, vi bonvenas klaki "redaktu", tute supre. Tiam la teksto reaperos en alia formo kaj vi povos korekti la enhavon, lingvaĵon aŭ ekzemple verki novan alineon. Ĉiuj, kiuj laboras en la Vikipedio aŭ interesiĝas pri ĝi, plu influos ĝian evoluon. (Se vi timas tion, eble komence ne verku tro multe kaj unue atendu dum kelkaj tagoj, ĉu iu alia kontraŭstaros al via redaktado.)

Krei novan artikolon

Se vorto aŭ frazo estas markita kiel ligilo, sed havas ruĝan koloron (anstataŭ la kutiman bluan koloron), tio signifas, ke neniu paĝo ekzistas pri tiu temo. Tiam vi povas verki artikolon pri tiu temo! Simple alklaku la ruĝan ligilon, kaj aŭtomate kreiĝas nova paĝo, kiun vi povas ekredakti.

Uzi la diskutpaĝon

Ĉiu artikolo havas propran "diskuto"-paĝon. Do, se vi timas redakti paĝon, skribu vian komenton aŭ proponon en la koncernan "diskuto"-paĝon. Foje vi vidas ke la ligilo ankoraŭ estas ruĝa, do la diskutpaĝo ankoraŭ ne ekzistas; simple surklaku kaj vi kreas ĝin.

Ĝenerale, antaŭ ol redakti paĝon, estas saĝe rigardi kio staras en la diskutpaĝo.

Vidu ankaŭ


[[nds:Infos F%F6r Niege]] [[tt:S%E4l%E4m, Ya%F1a Kilg%E4nn%E4r]]