Vikipedio:Vikipedio kaj Esperantio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vikipedio estas granda kaj multaj esperantistoj jam kunlaboras en ĝi, sed ni ĝojas se pli kaj pli samlingvanoj aliĝas kaj kunverkas, ĉu en la esperantlingva, ĉu en alia lingvoversio de Vikipedio.

Ĉi tie ni kolektas ideojn kiel varbi esperantistojn por Vikipedio.

Argumentoj kial subteni Vikipedion[redakti fonton]

  • Vikipedio estas la unua vera enciklopedio en Esperanto, pri Esperanto kaj pri ĉiuj aliaj temoj.
  • Vikipedio kontribuas al la necesa faka lingvaĵo en Esperanto.
  • Vikipedio kunlaborigas esperantistojn por senchava celo.
  • Per la esperantlingva Vikipedio, neesperantistoj ekscias pri Esperanto.

Kie varbi por Vikipedio[redakti fonton]

  • Loka grupo: eblas elpensi interesajn grupvesperajn temojn kaj agadojn pere de Vikipedio, vidu Vikipedio en EG.
  • Renkontiĝoj: Dum renkontiĝoj eblas aranĝi diversajn kontribuojn:
    • prelego, ĉu ĝenerala aŭ faka
    • kurso, por instrui bazajn farojn

Informiloj pri Vikipedio[redakti fonton]

En Esperanto ekzistas jam libroj, broŝuroj kaj informiloj kiuj informas pri Vikipedio.

Libroj:

Informiloj:

Vidu ankaŭ[redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti fonton]