Santo Stefano (insulo): Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: nl:Santo Stefano (Pontijnse Eilanden) |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 11: | Linio 11: | ||
[[Nun en 2007|Nun]] la insulo estas neloĝata kaj en privata posedo. |
[[Nun en 2007|Nun]] la insulo estas neloĝata kaj en privata posedo. |
||
⚫ | |||
⚫ | |||
[[cs:Santo Stefano]] |
[[cs:Santo Stefano]] |
Kiel registrite je 09:56, 25 aŭg. 2008
Santo Stefano (itale Sankta Stefano) estas insulo en la Ponza Insularo en Italio. Kune kun insulo Ventotene ĝi konsistigas la municipon Ventotene.
La insulo estas ovala, kun diametro de ĉ. 600 metroj. Ĝi havas areon de ĉ. 0,27 km² kaj situas ĉ. 2 km oriente de insulo Ventotene. Ĝiaj koordinatoj estas 40° 47′ 24″ N 13° 27′ 15″ O / 40.79000 °N, 13.45417 °O (mapo)Koordinatoj: 40° 47′ 24″ N 13° 27′ 15″ O / 40.79000 °N, 13.45417 °O (mapo).
Kiel la tuta insularo la insulo havas vulkanan originon. Sur ĝi estas nur unu konstruaĵo, cirkla malliberejo konstruita en la burbona epoko, ĉ. 1794–1795, de Ferdinando la 4-a kaj uzata ĝis 1965. La iom notindaj malliberuloj, escepte de Gaetano Bresci kaj Luigi Settembrini, estis senditaj tien dum la faŝisma jardudeko, kiel kontraŭuloj al la reĝimo. Inter ili estis la itala eks-prezidanto Sandro Pertini. Politikaj malliberuloj tie en 1941, dum la dua mondmilito, verkis la "Manifeston de Ventotene", kiu postulis unuiĝon de la eŭropaj landoj.
En la romia tempo la insulo havis diversajn nomojn, ekzemple Partenope, Palmosa, Dommo Stephane kaj Borca.
Nun la insulo estas neloĝata kaj en privata posedo.