Saltu al enhavo

Diskuto:Pronomo: Malsamoj inter versioj

1 494 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
→‎Ci: 'ci' ja estas uzata en SAT-rondoj de preskaŭ unu jarcento
(→‎Ĉi: Ci)
(→‎Ci: 'ci' ja estas uzata en SAT-rondoj de preskaŭ unu jarcento)
==Ci==
Pardonu min, sed, kie estas la pronomo "ci" ? Ĉu ĝi ne estas en la Fundamento ? [[Vikipediisto:Iks|Iks]] <small>&#91;([[Vikipediista_diskuto: Iks |1, 2, 3 : Parolu !]]&#93;</small> 19:39, 29. Jul 2008 (UTC)
: Bv legi en [[PMEG]] pri [http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/dua.html dua persono]. Baze PMEG pravas, tamen NPIV estas malpli severa.
'''ci''' Pron. uzebla por nomi la alparolaton. <small>RIM.</small> laŭ la konsilo de Z. («diri al ĉiu, ĉiuj k ĉio nur "vi" »), '''ci''' estas tre malofte uzata; ĝin kutime anstataŭas '''vi''': ''post paso de monato ŝanĝiĝis «Vi» per «ci»'' <sup>FZ</sup>
: mi aldonos ke kontraŭe de tio kion asertas PMEG kaj eĉ NPIV, 'ci' ja estas uzata en [[SAT]]-rondoj de preskaŭ unu jarcento, kiel kamaradeca interalparolado, kontraste al "burĝa" vi-umado, simile al, ekzemple, uzo en la franca lingvo kie oficiala ĝentileco postulas vi-umadon, dum laboristoj eĉ se ne antaŭe interkonatiĝintaj tuj interparolas ci-umante. Temas pri socia uzo. Mi povas atesti ke mi aŭdadas tiun uzon de 'ci' de preskaŭ kvindek jaroj. Ke Bertilo kiu estas precize samaĝa kiel mi asertas ke "ci ne estas uzata" signifas ke li ne uzadis la lingvon en la samaj medioj kiel mi. Mi do redirus " 'ci' estas preskaŭ ne uzata, krom en iuj laboristaj rondoj". Gramatikistoj kaj vortaristoj kiuj esprimas regulojn laŭ konstatitaj uzoj devus zorgi ke la informoj sur kiuj ili baziĝas estas kompletaj. [[Vikipediisto:ArnoLagrange|<font color="green">Arno</font> <font color="blue">Lagrange</font>]] [[Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange|✉]] [[Speciala:Emailuser/ArnoLagrange|<sup>@</sup>]] [[Speciala:Contributions/ArnoLagrange|₪]] 00:25, 7. Sep 2008 (UTC)