Batalo de Morgarten: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
747 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
sen resumo de redaktoj
 
==Antaŭhistorio de la batalo==
Pri la antaŭhistorio de la batalo ekzistas kvartri malsamaj teorioj, pri kiuj la historiistoj ĝis hodiaŭ ne interkonsentis.
 
===Habsburgaj potencpostuloj===
La teorio de la habsburgaj potencpostuloj eliras de la hipotezo, ke la [[Svisa Ĵurkomunumo]] estiĝis pro la luktoj de la svisaj prakantonoj kontraŭ la kreskanta potenco de la nobela familio de la Habsburgoj. Sur la fono de tiu teorio baziĝas cetere la legendo de [[Wilhelm Tell]] de [[Friedrich Schiller]]. La Habsburgoj laŭ tiu hipotezo provis krei en la centro de [[Svislando]] kadre de la [[Sankta Romia Imperio]] teritorie kompaktan regnon kontrolante la [[Montpasejo Sankt-Gotardo|Montpasejon Sankt-Gotardo]].
 
===Loka limkverelo===
Alia hipotezo pretendas, ke la kialo de la batalo estis limkverelo inter la [[Monaĥejo Einsiedeln]] kaj la kamparanoj de [[Ŝvico]], kiu alproprigis al si pro sia kreskanta loĝantaro terenojn en la montraj praarbaroj, kiuj apartenis al la abatejo, senarbarigis kaj ekpaŝtis ilin. La abato de Einsiedeln plendis kontraŭ la ŝvicaj kamparanoj ĉe la abato de [[Konstanco (Germanio)|Konstanco]], kiu punis ilin per [[interdikto]] de la [[katolika eklezio]]. Kiel venĝo la ŝvicanoj atakis kaj rabobrulis la monaĥejon en la jaro [[1314]].
 
===Germana trondisputo===
Tria hipotezo vidas la konflikton pro la trono de la [[Sankta Romia Imperio]] inter la [[Habsburgoj]] kaj [[Ludoviko de Bavario]] kiel kaŭzon de la batalo.
 
==La batalo mem==

Navigada menuo