Ordo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Punktor (diskuto | kontribuoj) Proverbo |
Kerio (diskuto | kontribuoj) {{Biologia klasifikado}} |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{Biologia klasifikado}} |
|||
==Ĝenerala lingvouzo== |
==Ĝenerala lingvouzo== |
||
Kiel registrite je 16:37, 1 nov. 2008
Ĝenerala lingvouzo
En ĝenerala lingvouzo ordo komprenigas la malon de kaoso. Foje ĝi signifas certan trankvilecon de la publika vivo, ekzemple kiam oni parolas pri "laŭleĝeco kaj ordo". Speciale ĝi signifas difinitan vicigon de eroj (vicordo).
Biologio
En biologio ordo estas hierarkia ŝtupo de la biologia sistematiko. Oni dividas ĝin je superordo kaj subordo. Homo biologie apartenas al la ordo de la primatoj.
Biologia ordo staras inter klaso kaj familio.
La nomoj de la ordoj finiĝas en la animala regno diverse, en la botaniko ofte je "-ales" (latine; en Esperanto ofte kiel -aloj).
Spiritismo
En la Spiritismo, ordo estas unu el la tri rangoj en kiuj estis dividataj la Spirita hierarkio de Allan Kardec. La ordoj subdiviĝas en klasojn.
Matematiko
En matematiko ordo estas rilato en aro, kiu plenumas la tri ecojn
- refleksiveco,
- transitiveco,
- malsimetrieco.
Komparante alilingvajn vikipediojn bonvolu atenti, ke la homonimeco de vortoj malsamas en diversaj lingvoj. Do kvankam "ordo" povas havi iun plej uzatan tradukon en iu lingvo, tiu traduko ne nepre havas ĉiujn signifojn tie ĉi kolektitajn.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri ordo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ En bona ordo tra la pordo! ” „ Kie regas konkordo, regas ordo. ” „ Kiu rompis la glason, ordigu la kason. ”