Gawain: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
1 bitokon aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Kiam la kavaliroj de Arturo konsciis ke [[Reĝino Ginevra|Ginevra]] havis am-rilatojn kun [[Lanceloto]], Gawain petis ke lia frato Agravain ne spionu Ginevran, sed tiu ignoris la konsilon. Kune kun Mordred Agravain malkaŝis la am-aferon de Lanceloto kaj Ginevra. Poste Arturo petis, ke Gawain kaj liaj fratoj defendu la ŝtiparumon de Reĝino Ginevra. Gawain rifuzis, sed la aliaj senentuziasme konsentis, kvankam ili diris ke ili ne portos kirasojn. Gareth, Gaheris kaj Agravain mortis kiam Lanceloto kaj liaj kavaliroj savis Ginevran. Pro tio Gawain tiom koleris ke li devigis Arturon invadi Francion kie situis la bienoj de Lanceloto. Dume Ginevra restis en Anglio, kaj Arturo konfidis ŝin al la protekto de Mordred. Tiu, tamen, komplotis kapti la anglan tronon kaj edziĝi al Ginevra. Aŭdinte raportojn pri la perfido de Mordred, Arturo kaj liaj kavaliroj revenis en Anglion. Iuj diras ke Gawain mortige vundiĝis dum batalo kun la armeo de Mordred, kaj, mortante, skribis al Lanceloto por peti kaj pardonon kaj lian subtenon por la lukto kontraŭ Mordred.
 
En ''Gesta Regum Anglorum'' (ĉ. 1120), [[WilliamVilhelmo de Malmesbury]] diras ke la tombo de Gawain estis eltrovata en [[Pembrokeshire]], ke, post la forpaso de Arturo, Gawain batalis kontraŭ la anglo-saksoj, ke la frato de [[Hengist]] forpelis lin de la angla regno, sed ke Gawain daŭre atakis la invadantojn.
 
[[Kategorio:Artura literaturo]]
Sennoma uzanto

Navigada menuo