Karlo Fajszi: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
poluris + ekst. lig. + lit
Linio 10: Linio 10:


==Literaturo==
==Literaturo==
* '''1991''': Pataki Czeller, Mária. Katalogo de la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi Budapest / [la priskribojn pretigis, la katalogon red.: Mária Pataki Czeller]. Budapest: Országos Idegennyelvű Könyvtár 1 . Libroj. - P. 1 , 1991, XI, 542 p. ISBN 963-7214-18-6
* '''1991''': Pataki Czeller, Mária. ''Katalogo de la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi Budapest'' / [la priskribojn pretigis, la katalogon red.: Mária Pataki Czeller]. Budapest: Országos Idegennyelvű Könyvtár. 1. Libroj - Parto I, 1991, XI+542p. ISBN 963-7214-18-6
* '''2005''': Pataki Czeller, Mária, Elza Novák. ''Katalogo de la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi Budapest''. Budapest: Országos Idegennyelvű Könyvtár. Libroj - Parto II, 2005, XII+506p. ISBN 963 7214 29 1

==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==
* [[Esperanto-biblioteko]]
* [[Esperanto-biblioteko]]

Kiel registrite je 16:17, 11 dec. 2008

FAJSZI Károly [fajsi ka’roj] aŭ Karlo FAJSZI (1911 - Budapeŝto, 3-a de februaro 2004) havis la kvaran plej grandan kolekton de esperantaĵoj (post Internacia E-Muzeo en Vieno, Biblioteko Butler de Esperanto-Asocio de Britio kaj Biblioteko Hector Hodler de UEA).

Li estis poŝtoficisto, honora membro de UEA, honora membro de HEA, kunfondinto de faka asocio pri poŝto kaj telekomunikado (IPTEA) en Hungario. Hungario honorigis lin per la Malgranda Kruco de la Ordeno kaj Budapeŝto igis lin honora civitano.

Li lernis Esperanton en 1964, preskaŭ tuj fariĝis pasia kolektanto. Por financi siajn aĉetojn, li iom post iom vendis siajn posedaĵojn. Li opiniis posedi ĉ. 95 procentojn de ĉiuj Esperantaj eldonaĵoj aperintaj ĝis la 1970-aj jaroj, sed poste, precipe ekde 1990, la monmanko malhelpis lian kolektan kaj interŝanĝan agadon. En lia ĉ. 40-mil-era kolekto estas 13 miloj da libroj, 18 miloj da periodaĵoj grandparte binditaj kaj miloj da diversaĵoj (ekz. fotoj, filatelaĵoj, medaloj, insignoj, afiŝoj, flagoj).

La kolekto de Fajszi ricevis en 1982 ŝtatan protekton, sed preskaŭ nenian ŝtatan apogon. Tiun ĉi kolekton aĉetis la hungara ŝtato en la jaro 2001 celante transdoni ĝin al la Tutlanda Fremdlingva Biblioteko de Hungario post la morto de Fajszi.

Li loĝis en urbocentra, sesĉambra loĝejo, oblikve fronte al la Budapeŝta Operdomo. Li ĉiam volonte akceptis vizitantojn kaj esplorantojn, kiuj ĝuis tra pli ol tri jardekoj la gastamon kaj helpemon de Fajszi.

Literaturo

  • 1991: Pataki Czeller, Mária. Katalogo de la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi Budapest / [la priskribojn pretigis, la katalogon red.: Mária Pataki Czeller]. Budapest: Országos Idegennyelvű Könyvtár. 1. Libroj - Parto I, 1991, XI+542p. ISBN 963-7214-18-6
  • 2005: Pataki Czeller, Mária, Elza Novák. Katalogo de la Esperanto-kolektaĵo de Károly Fajszi Budapest. Budapest: Országos Idegennyelvű Könyvtár. Libroj - Parto II, 2005, XII+506p. ISBN 963 7214 29 1

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj