Hajkista Klubo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:54, 2 dec. 2004

La Hajkista Klubo estis grupo de japanaj Esperantistoj, kiu verkis kaj tradukis hajkojn. Ĝi estis fondita en 1967 kun la membroj MIYAMOTO Masao, MURATA Keinosuke, TANAKA Sadami, TOMITU Tomu, UEYAMA Masao, YAMADA Tempu kaj poste HAJASI Ken. En periodo inter 1967 kaj 1981, ili verkis ok librojn de hajkoj: du librojn de japanaj hajkoj tradukitaj esperanten, kaj ses de originaloj.


Hajkaroj de la Hajkista Klubo

Suito '67. Oosaka, 1967. (originaloj)

Etudo '68. Oosaka, 1968. (tradukoj de modernaj japanaj hajkoj)

Kvinteto '69. Oosaka, 1969. (originaloj)

Kapriĉo '70. Oosaka, 1970. (originaloj)

Nokturno '71. Oosaka, 1971. (originaloj)

Sonato '72. Oosaka, 1972. (originaloj)

Finalo '73. Oosaka, 1973. (originaloj)

Hajka antologio. Kioto, 1981. (tradukitaj hajkoj el la tuta japana historio de la formo)