Produktado de energio en estonteco: Malsamoj inter versioj
Nova kaj longa artikolo |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 17:07, 27 jul. 2005
Evoluigo de Energio estas daŭra klopodo provizi per abunda kaj disponebla energio, per scio, lerto, kaj esplorado. En la utiligo de energio de unuuma fonto kaj komutado en pli oportunan duuman formon, kiaj elektro kaj pli pura brulaĵo, gravas ambaŭ kvanto (pli da energio) kaj kvalito (pli efika uzo).
Produktado de Energio en la Estonteco estas granda venonta defio pro kresko de l'homaro, deziro por pli altkvalitaj vivkondiĉoj, postuloj por malpli da poluo, kaj fino al Fosilia brulaĵo. Sen energio, paneus la tuta infrastrukturo de la industria mondo; agrikulturo, transporto, informiko, akvumado, komuniko, kaj ceteraj komfortoj ĝuataj en evoluita mondo. Post tia paneo, granda malsato kondukus al Maltuzia katostrofo, en kiu la homaro devus iri el la urboj kaj ĉasadi por vivteni.
Ĝeneralaj konsideroj
Kvar interagoj en naturo generas ĉiom konsumotan energion: gravito, elektromagnetismo, la malforta nuklea forto, kaj la forta nuklea forto por krei mekanikan laboron. Fisian kaj fusian energiojn generas elektromagnetismo kaj la forta nuklea forto. La plimulto da energio fontas komence el nuklea fusio en la suno, escepte de tajdo, geoterma energio kaj nuklea energio. Geoterman energion generas la nukleaj reagoj en la tero. Radioaktivan disiĝon generas la malforta nuklea forto. Tajda energio estas rezulto de gravita kaj kineta energioj de la Tera-Luna sistemo.
La plejmulto de energio uzata venas de sunlumo, ĉu rekte kiel en sunĉeloj, aŭ kolektita en fosiliaj brulaĵoj. Post la foruzo de stokitaj formoj (se oni supozas nenian kontribuon de la tri ceteraj energifontoj kaj nenian energion el kosmo), la sola konstanta energifonto estos la sunradioj falantaj al tero. La homaro ĉi tiam uzas la ekvivalenton de inter dekono aŭ centono de tio. Sed la homaro ne povas ekspluati ĉiom la sunlumo ĉar ĝi provizas aliajn vivformojn kaj pelas la ciklojn de vetero.
Laŭ fonto, jen la uzo de energio en la mondo: nafto 40%, metano (natura gaso) 22,5%, karbo 23,3%, nuklea 6,5%, hidroelektro 7%, ceteraj 0,7%. [1] En Usono, en ĉiom la energio uzata, por transporto estis 28%, kaj 70% el la nafto konsumita. Nafto konsistis 97% el la transport-brulaĵo. [2].