Noman Çelebicihan: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
16 bitokojn forigis ,  antaŭ 12 jaroj
e
roboto forigo de: tr:Numan Çelebi Cihan; cosmetic changes
e (roboto forigo de: tr:Numan Çelebi Cihan; cosmetic changes)
'''Noman Çelebicihan''' (legu ''Noman Ĉelebiĝiĥan''; konata ankaŭ kiel {{lingvo-crh|Numan Çelebi Cihan}}, {{lingvo-ru|Номан Челебиджихан, Челеби Челебиев}}, [[araba lingvo|arabskribe]] نومان چلبى جهان‎, nask. [[1885]] – mort. [[23-a de februaro|23-an de februaro]] [[1918]]) estis elstara [[krime-tataroj|krime-tatara]] socia aganto kaj poeto, supera gvidanto de la mallonge ekzistinta Krimea Popola Respubliko, [[muftio]] de la krimeaj islamanoj.
 
== Biografio ==
Noman Çelebicihan naskiĝis en la jaro [[1885]] en la vilaĝo Büyük Sonaq, troviĝanta en la norda parto de [[Krimeo]]. Lia patro, İbraim Çelebi, estis imamo de la loka moskeo. La bazan edukon Çelebicihan ricevis en la loka kaj en [[Eŭpatorio|Eŭpatoria]] islam-lernejoj. En la jaro 1908 li alvenis en [[Istanbulo]]n, kie li ricevis superajn juran kaj teologian edukojn.
 
Dum la vivo en Istanbulo li aktive partoprenas en la socia vivo kaj (kun)fondas kelkajn organizojn:
* "Yaş Tatar Yazıcılar Cıyını" ("Societo de junaj tataraj verkistoj", [[1910]]), kiu eldonis kelkajn verkojn, ekz. "La preĝo de hirundoj" ("Qarılğaçlar Duası"), "La ora lumo" ("Altın Yarıq"), "Verskolekto" ("Şiirler Cönkü").
* "Societo de studanta krime-tatara junularo" (ĝi ekzistis ĝis [[1917]]), kies membroj aŭtoris kaj publikigis patriotajn verkojn, politikajn kaj historiajn artikolojn, kiuj estis disvastigataj en Krimeo. Kune kun aliaj krime-tataraj studentoj Çelebicihan du-foje renkontiĝis kun [[İsmail Gaspıralı]] dum ties estado en [[Turkio]].
* "Vatan" ("Patrolando", [[1909]]) — neoficiala politika organizo.
 
Post fino de la Istanbula universitato Çelebicihan daŭrigis la studadon en [[Sankt-Peterburgo]]. Post la komenco de la [[Unua mondmilito]] Çelebicihan revenas en Krimeon kaj aktive engaĝiĝas en naci-liberigan kaj politikan vivojn de krime-tataroj. Marte [[1917]] okazis la Unua Tutkrimea Kongreso de islamanoj, kiu formis la Provizoran Krime-Islaman plenum-komitaton; Çelebicihan estis elektita kiel ĝia prezidanto. Samtempe li estis elektita kiel muftio de krimeaj islamanoj. Dank' al lia agado en Krimeo aktiviĝis la loka administrado, estis reformataj la klerigaj institucioj, estis fonditaj naciaj periodaĵoj "Millet" ("Nacio", eldonata en la [[krime-tatara lingvo]]) kaj "La voĉo de tataroj" (en la [[rusa lingvo]]). Li ankaŭ estis kunfondinto de la politika partio de krime-tataroj ''Milliy Fırqa'' (ĝi ekzistis ĝis la starigo de la soveta regado en Krimeo).
Krom esti fama krime-tatara gvidanto Noman Çelebicihan estas konsiderata ankaŭ kiel elstara krime-tatara poeto. Lia versaĵo "Ant Etkenmen" ("Mi ĵuris") iĝis teksto de la nacia himno de la krime-tatara popolo.
 
== Noto ==
{{referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Krime-tataroj]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
{{DEFAŬLTORDIGO:Çelebicihan, Noman}}
 
[[Kategorio:Krime-tataroj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1885]]
[[ja:ノーマン・チェレビジハン]]
[[ru:Челебиджихан, Номан]]
[[tr:Numan Çelebi Cihan]]
[[uk:Челебіджіхан Номан]]
149 883

redaktoj

Navigada menuo