Ĉasistoj-kolektistoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bg:Ловци-събирачи
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ms:Pemburu-pengumpul
Linio 31: Linio 31:
[[it:Caccia e raccolta]]
[[it:Caccia e raccolta]]
[[ja:狩猟採集社会]]
[[ja:狩猟採集社会]]
[[ms:Pemburu-pengumpul]]
[[nds-nl:Jager-verzamelaar]]
[[nds-nl:Jager-verzamelaar]]
[[nl:Jager-verzamelaar]]
[[nl:Jager-verzamelaar]]

Kiel registrite je 17:52, 21 jul. 2010

Ĉasistoj-kolektistoj estas klasifiko por popoloj, kiuj ne konas la agrikulturonbredadon kaj sekve vivadas de la ĉaso kaj la kolekto de fruktoj kaj veĝetaĵoj.

Laŭ tradicia teorio, kiu komencis kun Aristotelo en sia verko Politiko, en la komenco de la homaro, homoj estis ĉasistoj-kolektistoj, poste ili atingis la bredadon kaj poste la agrikulturon. Tiu vidpunkto estas taŭga al greka vidpunkto, laŭ kiu la plej alta formo de vivo estas la urba civitana vivo. Ankoraŭ hodiaŭ, multaj historiistoj ne dubas pri tiu ideo, sed ne kun la sama sinteno de Aristotelo.

Multaj antropologoj pensis ke en nuna mondo ankoraŭ estus popoloj, kiuj ne konas agrikulturon aŭ bredadon kaj vivas "primitive". Sed hodiaŭ oni ne pensas tiel. La nunaj popoloj kiuj vivas per la ĉaso kaj la kolekto, vere elektas tiun vivmanieron por ne kompeti al siaj najbaroj kaj interŝanĝas agrikulturaĵojn per ĉasaĵo aŭ veĝetaĵoj. Multaj modernaj grupoj de ĉasistoj-kolektistoj, antaŭe estis bredistoj aŭ agrikulturistoj, sed iĝis ĉasistoj-kolektistoj pro premo de aliaj popoloj, kiuj forprenis ilin de bonaj kamparoj por agrikulturo, pro tio, tiuj grupoj devis eniri arbarojn kaj vivi nomade. Tio okazis ofte al brazilaj indiĝenoj. Preskaŭ ĉiuj el ili tute certe konis agrikulturon antaŭ la alveno de eŭropanoj, uzante la ĉasado kaj la kolektado nur por komplementi sian dieton, sed multaj estis forpelitaj al arbaroj, kaj disdiviĝis je malgrandaj grupoj kiuj bezonis ĉasi kaj kolekti por pretervivi.

Alie, la vivo de nunaj ĉasistoj-kolektistoj, kiel inuitoj, estas tre specialigita kaj tute malsamaj al de primitivaj popoloj, kiuj vivis en multe pli mildaj klimatoj. Sekve, laŭ moderna vidpunkto, la nunaj ĉasistoj-kolektistoj ne povas esti modeloj por studo de primitivaj nomadaj popoloj, kiel oni pensis ĝis la 1970-aj jaroj.

Vidu ankaŭ