Aŝoko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: lv:Ašoka
TobeBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 51: Linio 51:
[[ml:അശോകചക്രവർത്തി]]
[[ml:അശോകചക്രവർത്തി]]
[[mr:सम्राट अशोक]]
[[mr:सम्राट अशोक]]
[[ne:सम्राट अशोक]]
[[nl:Asoka]]
[[nl:Asoka]]
[[no:Ashoka den store]]
[[no:Ashoka den store]]

Kiel registrite je 10:31, 16 aŭg. 2010

Dosiero:Ashoka2.jpg
Moderna rekonstruo de portreto de Aŝoko

Aŝoko (sanskrite, अशोक, en palia lingvo Asóka), (300 a. K. - 232 a. K.), estis verŝajne la plej signifa reganto en historio de Barato kaj la plej glora el ĉiuj bughistaj regantoj, eĉ kiam la esploristoj senĉese disputas pri tio, en kian mezuron li estis budhisto. Li estis la tria reganto el dinastio de Maŭrjoj kaj nepo de ties fondinto, reĝo Ĉandragupto Maŭrjo. Ĉandragupto Maŭrjo estis barata armeestro, kiu post invadoj de Aleksandro la Granda konkeris plimulton de la norda Barato kaj fondis la unuan grandan imperion en la barata historio.

Aŝoko unue paŝis en spuroj de sia avo klopodante disvastigi per militaj agadoj celitaj precipe kontraŭ kalingoj, kies imperio etendiĝis en sudorienta parto de Barato. Post teruraj soldataj perdoj li decidiĝis ĉesi, li akceptis budhismon kaj li fariĝis ties granda subtenanto. Tiel li komencis kvardekjaran regadon de paco kaj feliĉo. Pro lia merito la budhismo disvastiĝis el la norda Barato ankaŭ en la ceteraj landoj, precipe sur Sri-Lankon.