Paide: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
e roboto aldono de: de:Paide |
||
Linio 65: | Linio 65: | ||
[[cs:Paide]] |
[[cs:Paide]] |
||
[[da:Paide]] |
[[da:Paide]] |
||
[[de:Paide]] |
|||
[[en:Paide]] |
[[en:Paide]] |
||
[[es:Paide]] |
[[es:Paide]] |
Kiel registrite je 11:07, 4 sep. 2010
Ŝablono:Infobox Ort in Estland Paide (germane Weißenstein) estas urbo en Estonio.
Paide situas en la centro de la lando, de kie venas la urba moto "Koro de Estonio" (estone: Eestimaa süda). Dum la mezepoko, en la 13a jarcento, la impona kastelo de Paide montris la danan influregionon. La urbo estis konstruita el blanka kalkŝtono (estone "paekivi"), per kio la germana nomo Weißenstein ("Blankŝtono") klarigeblas. Paide estis menciita unuan fojon en la jaro 1265, kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1291. De la detruita kastelo restis la impona, 30 metrojn alta turo nomita "Longa Hermano", kiu iĝis rekonilo de la urbo.
Partneraj urboj
- Ŝablono:Flagicon Annaberg-Buchholz, Germanio (1992)
- Ŝablono:Flagicon Westminster, Usono
- Ŝablono:Flagicon Håbo, Svedio
- Ŝablono:Flagicon Hamina, Finnlando
- Ŝablono:Flagicon Fredensborg, Danlando
- Ŝablono:Flagicon Mažeikiai, Litovio
- Ŝablono:Flagicon Saldus, Latvio
- Ŝablono:Flagicon Havířov, Ĉeĥio
- Ŝablono:Flagicon Perejaslav-Hmelnitski, Ukrainio
Kulturo kaj vidindaĵoj
La ĉefaj vidindaĵoj en Paide estas la ruinoj de la mezepoka ordena kastelo kun la 1993 restaŭrita turo, kiu nuntempe servas kiel galerio; la urbodomo kun sia ĉarma jugendstila fasado (1920) kaj la ĉefa placo kun la jare 1848 rekonstruita preĝejo.
En la urba muzeo videblas la internaĵo de la urba apoteko instalita en la 18a jarcento, en kiun Karl Hermann HESSE (1802-1896), avo de la aŭtoro Hermann HESSE, sendis siajn pacientojn, deĵorante kiel distrikta kuracisto en Paide. Lia tombo estas en la tombejo Reopalu en Paide.
Personecoj
Gefiloj de la urboj
- Johannes Hesse (1847 - 1916), Misiisto kaj estro de eldonejo
- Arvo Pärt (* 1935), komponisto
- Carmen Kass (* 1975), Manekeno, funkciulino de Ŝako
- Ain-Alar Juhanson (* 1976), Triatlonisto