Hamina
Hamina | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.hamina.fi | |
Gubernio | Suda Finnlando |
Provinco | Kymenlaakso |
Fondita | 1652 |
Areo | (sen maro) 633 km² |
Loĝantaro | 21 820 |
Finnlingvaj | 96,7 % |
Svedlingvaj | 0,4 % |
Hamina (svede Fredrikshamn) estas urbo kaj komunumo en la finna gubernio Suda Finnlando, ties provinco Kymenlaakso. En 2006 la komunumo havis 21 820 loĝantojn sur areo de 609 km2 (inkluzivas nur tersurfacon). La arkitekturon de la malnova centro karakterizas urboplano cirkloforma: el la ok-angula centra placo disradias ok rektaj kaj ĝin ĉirkaŭas du ringoformaj stratoj, kaj la tutan centron enfermas ĉeno de fortikaĵoj.
Hamina estas unu el la plej belaj urboj en suda Finnlando. La urbodomo, originale el 1797, situas en la urbocentro. Post fajro en 1840, Carl Ludwig Engel renovigis ĝin en novklasika stilo kaj alkonstruis turon.
Hamina estas malnova fortikigita urbo ĉe la Finna golfo. Ekde 1819 ĝis 1903 en Hamina funkciis kadeta lernejo por estontaj oficiroj. En 1920 tie estis fondita lernejo de rezervistaj oficiroj. Ĉiun duan (paran) jaron, por festi la armeajn tradiciojn, la urbo aranĝas grandan festivalon de militista muziko nomatan Hamina Tattoo.