Esperanto-Domo de Yatugatake: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[dosiero:Esperanto-Domo de Yatugatake.jpg|eta|300px|<center>impreso pri la Esperanto-Domo de Yatugatake el [[2010]]]] |
|||
La '''Esperanto-domo de Yatugatake''' aŭ Jacugatake (Oficiala nomo, japane: 八ヶ岳エスペラント館 [jacugatake esuperanto kan]) estas [[Esperanto-domo]] en [[Hokuto]] |
La '''Esperanto-domo de Yatugatake''' aŭ Jacugatake (Oficiala nomo, japane: 八ヶ岳エスペラント館 [jacugatake esuperanto kan]) estas [[Esperanto-domo]] en la urbo [[Hokuto]] kaj la [[gubernio Jamanaŝi]] de [[Japanio]]. La domon administras [[Japana Esperanto-Instituto]]([[JEI]]). Ĝi estis donacita de esperantisto [[Morita Yoko]] en oktobro [[1994]]. |
||
Ĝin administras [[Japana Esperanto-Instituto]]([[JEI]]). |
|||
La domo estis donacita de esperantisto [[Morita Yoko]] en oktobro [[1994]]. |
|||
== Situo == |
== Situo == |
||
Yatugatake (pron. Jacugatake) estas iom unika monto kiu havas ok pintojn, kiuj sajnas ĝemelaj montoj unu apud alia. En la japana lingvo la vorto 'Yatugatake' ĝuste signifas 'ok montojn'. Ĝi situas en gubernio |
Yatugatake (pron. Jacugatake) estas iom unika monto kiu havas ok pintojn, kiuj sajnas ĝemelaj montoj unu apud alia. En la japana lingvo la vorto 'Yatugatake' ĝuste signifas 'ok montojn'. Ĝi situas en [[gubernio Jamanaŝi]], ĉ. 174 km for de la ĉefstacidomo de [[Tokio]] kaj 170 km for de la stacidomo [[Jokohamo]]. De la domo oni povas vidi [[Fuĵi-Monto]]-n. |
||
== Dormejo, salono, biblioteko == |
== Dormejo, salono, biblioteko == |
Kiel registrite je 22:29, 30 jan. 2012
La Esperanto-domo de Yatugatake aŭ Jacugatake (Oficiala nomo, japane: 八ヶ岳エスペラント館 [jacugatake esuperanto kan]) estas Esperanto-domo en la urbo Hokuto kaj la gubernio Jamanaŝi de Japanio. La domon administras Japana Esperanto-Instituto(JEI). Ĝi estis donacita de esperantisto Morita Yoko en oktobro 1994.
Situo
Yatugatake (pron. Jacugatake) estas iom unika monto kiu havas ok pintojn, kiuj sajnas ĝemelaj montoj unu apud alia. En la japana lingvo la vorto 'Yatugatake' ĝuste signifas 'ok montojn'. Ĝi situas en gubernio Jamanaŝi, ĉ. 174 km for de la ĉefstacidomo de Tokio kaj 170 km for de la stacidomo Jokohamo. De la domo oni povas vidi Fuĵi-Monto-n.
Dormejo, salono, biblioteko
Ĝi konsistas el dormejo (kie oni povas uzi ban-ĉambron kaj duŝejojn), salono (por kunvenoj), komuna kuirejo kaj 2-etaĝa biblioteko. En ties teretaĝo troviĝas interalie televidilo por ĝui teknike altkvalitajn elsendojn. En la supra etaĝo troviĝas i.a. komputilo. En la kuirejo pretas necesaj kuiriloj inkluzive de mikroonda forno, gasfornoj kaj elektra varmigilo, kiujn tranoktantoj rajtas uzi.
Malfermo
Ekde aprilo ĝis novembro la domo estas malferma. La direktoro ne ĉiam estas ĉe la domo, sed semajnfine administra komitatano tranoktas.
Alveno
Fervoje
Ŝanĝu liniojn ĉe la stacio Kobuĉizaŭa de la linio Ĉuuoo. Elvagoniĝu ĉe stacio Kai-koizumi. La Domo situas en la proksimeco de 400 m de la stacio. Vi ankaŭ povas preni taksion ĉe la stacio Kobuĉizaŭa.
Per ekspresa aŭtobuso
Vi povas uzi ekspresajn aŭtobusojn, kiuj regule startas ĉe Ŝinĵuku kaj kuras sur la aŭtovojon Ĉuuoo. Elvagoniĝu ĉe la bushaltejo Yatugatake (aŭ jacugatake prononce) kaj de tie uzu taksion, telefone veniginte ĝin. La taksia veturado estas ĉ. 5 km.
Aŭtomobile
Forlasinte la aŭtoŝoseon Ĉuuoo je la vojŝanĝejo Kobuĉizawa, supreniru laŭ la ŝoseo "Yatugatake-Kooendooro", kiu rondiras la monton je ĝia mezdeklivo, turnu vin je la dua trafiksignalo dekstren. Veturu malsupren ĉirkaŭ 2 km. Vi vidos en la maldekstra flanko ŝildon kun literoj "Esperanto-Domo". Jen la enirejo. Via tuta veturo estas ĉ. 8 km de la vojŝanĝejo.
Adreso
〒408-0031 1897-1, Nagasakacho-Koarama,Hokuto-shi, Yamanashi, Japanio.
Posedanto kaj administranto de la Domo
Ĝin posedas Japana Esperanto-Instituto, kaj administras ĝin la Administra Komitato de Esperanto-Domo de Yatugatake.
Okazaĵoj
- En 2007 okazis Internacia Infana Kongreseto en la Esperanto-domo de Yatugatake.