René Lacoste: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: uk:Рене Лакост
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj
Linio 24: Linio 24:
* [http://www.vogue.de/vogue/2/1/content/02146/index.php germanlingva raporto pri la firmao ''Lacoste'']
* [http://www.vogue.de/vogue/2/1/content/02146/index.php germanlingva raporto pri la firmao ''Lacoste'']


== Retaj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.lacoste.com internacia retejo de la firmao Lacoste (angle, ĉeĥe, france, germane, hinde, hispane, japane, kroate, koree, portugale, ukraine, taje kaj turke)]
{{el}} [http://www.lacoste.com internacia retejo de la firmao Lacoste (angle, ĉeĥe, france, germane, hinde, hispane, japane, kroate, koree, portugale, ukraine, taje kaj turke)]
{{el}} [http://www.tennisfame.com/famer.aspx?pgID=867&hof_id=179 profilo de René Lacoste en la Internacia Tenis Halo de Famo en Newport, Rod-Insulo, Usono]
{{el}} [http://www.tennisfame.com/famer.aspx?pgID=867&hof_id=179 profilo de René Lacoste en la Internacia Tenis Halo de Famo en Newport, Rod-Insulo, Usono]

Kiel registrite je 19:36, 22 okt. 2012

René Lacoste (dekstre), kun Otto Froitzheim, en 1929 dum matĉo en Berlino

René LACOSTE, fakte Jean René Lacoste, kromnomata Le crocodile ("la krokodilo", naskiĝis la 2-an de julio 1904 en Parizo, Francio; mortis la 12-an de oktobro 1996 en Saint-Jean-de-Luz, Francio) estis fama tenisisto kaj sportvestaĵa entreprenisto el Francio. Post eksterordinare sukcesa tenisista kariero li fondis la vestaĵoproduktan firmaon Lacoste, kiu ĝis hodiaŭ mondfamas kaj pro sia krokodila emblemo estas bone rekonebla.

Komencoj

René Lacoste naskiĝis la 2-an de julio 1904 en Parizo kiel filo de riĉa familio. Nur en aĝo de 15 jaroj li komencis ludi tenison, post kiam li konvinkis la patron permesi al li tiun hobion. Laŭdire la patro postulis la kondiĉon, ke li post kvin jaroj nur rajtus pluludi tenison, se li ĝis tiu momento estus tenisisto de monda renomo. Sportaj analizistoj tamen asertas, ke lia sukceso ne tiom ŝuldiĝas al aparta talento, sed al forta disciplino kaj strategia pensado.

Sukcesoj

René Lacoste en 1924 dum la Somera Olimpiko en Parito en tenisa duoblo kun Jean Borotra gajnis la bronzan medalon. En la jaroj 1926 kaj 1927 li estis la plej bona tenisisto tutmonde. Kiel individua tenisisto li en 1925, 1927 kaj 1929 gajnis la Francian Malferman Turniron de Teniso (French Open), en 1926 kaj 1927 la koncernan Usonan Malferman Turniron (US Open) kaj krome en 1925 kaj 1928 la Britan Ĉampionecon en Wimbledon. Kun siaj kolegoj Henri Cochet, Jean Borotra kaj Jacques Brugnon li en 1927 kaj 1928 en teamo por Francio gajnis la internacian Teaman Teniso-Pokalon Davis Cup. La venko en la pokala turniro de 1927 konsideratas entute lia plej granda triumfo. Por sia venko super la legenda konkuristo Bill Tilden unuafoje la teamo de Francio sukcesis akiri la pokalon kaj tenis la titolon dum la sekvaj kvin jaroj, do ĝis 1932. En 1928 tamen René Lacoste perdis la malferman matĉon kontraŭ Bill Tilden: Pli kaj pli lia pulma malsano videbliĝis, kaj li malfortiĝis de matĉo al matĉo. René Lacoste en 1929 en aĝo de 25 jaroj finis sian karieron kiel profesia tenisisto. Kune kun sia teamo li en 1976 honoriĝis per akceptiĝo en la Internacian Tenisan Halon de Famo.

la fama emblemo de la firmao Lacoste

"La krokodilo"

La kromnomo "la krokodilo" de René Lacoste laŭ liaj propraj eldiroj fontis el veto de la jaro 1923. Li por la francia teamo ludis en la internacia Teama Teniso-Pokalo Davis Cup kaj kun la teama kapitano vetis gajni la sekvan matĉon. Se li venkus en tiu tre grava matĉo kaj gajnus la veton, li ricevu valoran valizon el krokodila ledo. Tamen li en la usona urbo Bostono malvenkis tiun matĉon kontraŭ la aŭstraliano James Anderson, kvankam ĵurnalisto konfirmis al li ke li "batalis kvazaŭ krokodilo". Tiu eldiro kaj la ĝenerale obstina persistemo de René Lacoste donis al li la kromnomon. Robert Georges, bona amiko de René Lacoste kaj same sportisto, en 1927 desegnis la bone memorigeblan emblemon de krokodilo kun granda malfermita faŭko, kiun René Lacoste de tiam portis brodite sur sia tenisa ĉemizo.

Iom pli poste li decidis evoluigi novan tenisan ĉemizon el ĵerseja teksaĵo, kiu estis multe pli larĝe tajlorita kaj permesis pli facilajn movojn. Pro sia malpezeco ĝi krome bone porteblis en la varmego de la usona somero - ekestis la prototipo de la posta poloa ĉemizo.

Dua kariero

En 1933 li kune kun André Gillier fondis la vestaĵoproduktan firmaon Lacoste kaj amase ekproduktis sian famiĝintan poloan ĉemizon. Pro sia origino en teniso ĝi blankis (tradicie tenisistoj portas blankajn sportajn vestaĵojn), la modelo nomiĝis Jersey Petit Piqué. Lian ĉemize broditan personan krokodilan emblemon li transprenis kiel emblemo de la nova firmao, kaj sekve en pli-malpli ĉiuj sportaj produktaĵoj de la firmao la emblema krokodilo estis albrodita. La ĉemizo ĝis la jaro 1951 produktiĝis ekskluzive en blanka koloro. Ĝis la nuntempo la krokodilo daŭre estas markoemblemo de la firmaaj sportaj produktaĵoj. Post kiam lia filo en 1964 transprenis la entreprenon, ĝi plu ekspansiis. En la 1970-aj jaroj la firmao havis sian plej sukcesan tempon, post kiam ĝi krom la tradiciaj blankaj tenisaj ĉemizoj ankaŭ ekproduktis modajn vestaĵojn en aliaj koloroj. En 2000 la franca dezajnisto Christophe Lemaire ricevis la taskon modernige tralabori la krokodilan emblemon.

Familio

René Lacoste edziĝis al la golfistino Simone de la Chaume. Kune ili havis tri infanojn - la filino Catherine Lacoste same iĝis golfistino kaj en la 1960-aj jaroj gajnis la Usonan Malferman Turniron de Golfo. La filo Bernard Lacoste (1931-2006) en 1964 transprenis la firmaon de la patro. En 2005 Bernard pro malsaneco transdonis la firmaan gvidadon al sia frato Michael Lacoste, dua filo de René kaj Simone, kiu daŭre gvidas la entreprenon.

Fontoj

Eksteraj ligiloj

greke internacia retejo de la firmao Lacoste (angle, ĉeĥe, france, germane, hinde, hispane, japane, kroate, koree, portugale, ukraine, taje kaj turke) greke profilo de René Lacoste en la Internacia Tenis Halo de Famo en Newport, Rod-Insulo, Usono