Graz: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e robota modifo de: mr:ग्राझ→mr:ग्रात्स |
e robota aldono de: hy:Գրաց |
||
Linio 132: | Linio 132: | ||
[[hr:Graz]] |
[[hr:Graz]] |
||
[[hu:Graz]] |
[[hu:Graz]] |
||
[[hy:Գրաց]] |
|||
[[id:Graz]] |
[[id:Graz]] |
||
[[ie:Graz]] |
[[ie:Graz]] |
Kiel registrite je 22:26, 4 feb. 2013
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj faktoj | |
Federacia ŝtato: | Stirio |
Distrikto: | Graz |
Areo: | 127,58 km² |
Loĝantaro: | 248.146 (jaro 2006) |
Loĝantara denseco: | 1.773 loĝantoj/km² |
Alteco: | 353 metroj super la marnivelo |
Poŝtkodoj: | 8010, 8020, 803x, 804x, 805x |
Telefonkodo: | 0316 |
Situo: | 47° 04' norde 15° 26' oriente |
Aŭtokodo: | G
|
Retejo: | www.graz.at |
Politiko | |
Ĉefurbestro: | Siegfried Nagl (ÖVP) |
Graz [Grac'] estas la ĉefurbo de la federacia lando Stirio en Aŭstrio. La nomo devenas de la slovena vorto Gradec, kiu signifas kasteleto. Ĝi estas la dua plej granda urbo en Aŭstrio (post Vieno), kaj ĝi havas kvar universitatojn kun ĉirkau 40.000 gestudentoj. Graz estis la eŭropa ĉefurbo kultura en 2003.
Geografio
Graz situas ĉe la rivero Mur, en la baseno de Graz, ĉirkaŭata je tri flankoj de montoj (nur ne en la sudo). La plej alta loko estas la Plabutsch (754 m) en la nordokcidento de la urbo. La plej malalta loko estas en la sudo (330 m), kie la Mur fluas el la urbo.
Urbodivido
Graz estas dividita je 17 distriktoj:
- Innere Stadt
- St. Leonhard
- Geidorf
- Lend
- Gries
- Jakomini
- Liebenau
- St. Peter
- Waltendorf
- Ries
- Mariatrost
- Andritz
- Gösting
- Eggenberg
- Wetzelsdorf
- Straßgang
- Puntigam
Esperanto
En komenco de 20-a jarcento estis komerca lernejo en Graz, kie oni instruis Esperanton.
Personoj
Rudolf Horneck en Graz propagandis Esperanton kaj gvidis kursojn. Peter K. Geier vivis en Graz kaj kunfondis klubon "Junaj Esperantistoj".
Pastro Max Josef Metzger en Graz en 1917 fondis Mondpacan Ligon de la Blanka Kruco, kiu en 1918 akceptis Esperanton kiel korespondlingvon. Inter 1918 kaj 1920 li tie eldonis la revuon "Blanka Kruco" kaj poste ĝis 1928 la revuon "Katolika Mondo".
Klaus Perko instruas Esperanton ĉe la universitato de Graz.
Eventoj
En Graz okazis
- la tria tut-aŭstria Esperanto-kongreso en 1913
- Esperanto-kongreso en 1949, okaze de kiu la Aŭstria Poŝto eldonis poŝtmarkon kun verda stelo kaj la vorto "Esperanto"
- la Internacia Junulara Kongreso de 1970
- la Jubilea Esperanto-Konferenco de 1987, dum kiu Ivo Lapenna proklamis la malfondon de Neŭtrala Esperanto-Movado.
ZEO
Graz posedas ZEO-on, placon nomitan laŭ Esperanto (Esperantoplatz).
Eksteraj ligiloj
greke http://www.graztourismus.at greke http://www.vrgraz.at greke http://www.uni-graz.at/E