Ni Estas Niaj Montaroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e La dosiero We_Are_Our_Mountains.jpg estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de Jameslwoodward: Per [[commons:Commons:Deletion requests/File:Nigar Rafibayli statue ...
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 16 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q608761)
Linio 18: Linio 18:
[[Kategorio:Montara Karabaĥo]]
[[Kategorio:Montara Karabaĥo]]
[[Kategorio:Kulturo de Montara Karabaĥo]]
[[Kategorio:Kulturo de Montara Karabaĥo]]

[[az:Biz və bizim dağlar]]
[[be:Мы — нашы горы]]
[[de:Tatik Papik]]
[[en:We Are Our Mountains]]
[[fr:Nous sommes nos montagnes]]
[[hy:Մենք ենք, մեր սարերը (կոթող)]]
[[it:Siamo le nostre montagne]]
[[ja:我らの山]]
[[nl:Wij Zijn Onze Bergen]]
[[ro:Noi suntem munții noștri]]
[[ru:Мы — наши горы]]
[[sh:Mi smo naše planine]]
[[sr:Mi smo naše planine]]
[[sv:Vi är våra berg]]
[[tr:Biz Dağlarımızız]]
[[uk:Ми — наші гори]]

Kiel registrite je 19:58, 22 mar. 2013


"Ni Estas Niaj Montaroj" (armene Մենք ենք մեր սարերը - Menq enq mer sarerè) estas armena monumento troviĝanta en Stepanakerto,[1] ĉefurbo de la memproklamita Respubliko Montara Karabaĥo.

La skulptaĵo, finita en 1967 de Sargis Baghdasarjan, estis adoptata kaj agnoskata kiel la simbolo de Montara Karabaĥo. Ĝi estis farita el tofo, kaj desegnas vizaĝojn de viro kaj ino el fruaj epokoj, reprezentante la montaran popolon de tiu ĉi antikva regiono.

Ĝi ankaŭ estas konata kiel "Tatik yev Papik" (Տատիկ և Պապիկ) en la orient-armena kaj "Mamig yev Babig" (Մամիկ եւ Պապիկ) en la okcident-armena , kaj tradukata kiel "Avĉjo kaj Avnjo". La skulptaĵo ankaŭ aperas en la militŝildo de Montara Karabaĥo.

La bildo de Ni Estas Niaj Montaroj okazigis polemikaĵojn en Eŭrovido 2009: unue ĝi aperis en la antaŭfino en etfilma enkondukaĵo de Armenio kune al aliaj simboloj (Patrino Armenio, Placo de la Respubliko, Garni, Opero i.a.) de la Respubliko Armenio, kaj kiam ĝi estis forviŝita pro azeraj protestoj, Armenio reaperigis ĝin ĉi-foje en bildo malantaŭ Siruŝo dum la balotado-sesio.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Artsakh: A Photographic Journey by Hrair Khatcherian, p.49. ISBN 0-9697620-0-7