Juiz de Fora: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 45: | Linio 45: | ||
vadis eksterajn juĝistojn, indikatajn de la Portugala Reĝa Krono, kiam necese; laû loka onidiro, unu el tiaj juĝistoj gastiĝis en bieno de la regiono, bieno kies ĉirkaûaĵoj vidis la fondon de la urbo "Santo Antônio do Paraibuna"(Sankta Antono de la Paraibuna),Paraibuna estas rivero trairanta la urbon,poste nomata "Juiz de Fora"(Ekstera Juĝisto),eble celante omaĝi tiun juĝiston. |
vadis eksterajn juĝistojn, indikatajn de la Portugala Reĝa Krono, kiam necese; laû loka onidiro, unu el tiaj juĝistoj gastiĝis en bieno de la regiono, bieno kies ĉirkaûaĵoj vidis la fondon de la urbo "Santo Antônio do Paraibuna"(Sankta Antono de la Paraibuna),Paraibuna estas rivero trairanta la urbon,poste nomata "Juiz de Fora"(Ekstera Juĝisto),eble celante omaĝi tiun juĝiston. |
||
Sudoriente en la Ŝtato Minas Gerais, ĉe la bordoj de la Rivero Paraibuna, sur la pozicio 21º45'09"S/43º21'06"W, Juiz de Fora havas ĉirkaŭ 500 mil loĝantojn, Produkton Enlandan Malnetan(PEM), per capita, de R$ 6.200,00 kaj ties vivespero estas unu el la plej granda de nia lando.Ĝia vivkvalito havas reliefan nivelon en la ŝtato. |
Sudoriente en la Ŝtato Minas Gerais, ĉe la bordoj de la Rivero Paraibuna, sur la pozicio 21º45'09"S/43º21'06"W, Juiz de Fora havas ĉirkaŭ 500 mil loĝantojn, Produkton Enlandan Malnetan(PEM), per capita, de R$ 6.200,00 kaj ties vivespero estas unu el la plej granda de nia lando.Ĝia vivkvalito havas reliefan nivelon en la ŝtato. |
||
[[Imagem:MinasGerais Municip JuizdeFora.svg|thumb|180px|Legenda]] |
|||
[[Imagem:Brazil location map.svg|thumb|180px|Legenda]] |
|||
La klimato estas altaĵtropika; ĝi estas 678m super la maro.Kelke da arbaraj rezervoj proksimaj al la urbareo faras ĝian klimaton signife agrabla. |
La klimato estas altaĵtropika; ĝi estas 678m super la maro.Kelke da arbaraj rezervoj proksimaj al la urbareo faras ĝian klimaton signife agrabla. |
||
Oni povas atingi ĝin aûtomobile kaj aûtobuse, ekde multaj urboj kiel Belo Horizonte (260Km), Rio de Janeiro (180 Km, kaj São Paulo |
Oni povas atingi ĝin aûtomobile kaj aûtobuse, ekde multaj urboj kiel Belo Horizonte (260Km), Rio de Janeiro (180 Km, kaj São Paulo |
Kiel registrite je 01:16, 24 okt. 2013
Juiz de Fora | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo • urbego | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Brazilo | ||
Ŝtato | Minas Gerais | ||
Regiono | Zona da Mata | ||
Fondita | 31 majo 1850 | ||
Patrono | Sankta Antono | ||
Komunumaro | Oficiala Novaĵoj | ||
Poŝtkodo | 36000-000 | ||
Telefonkodo | 32 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Bruno Siqueira | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 509,125 (2 006) | ||
Loĝdenso | 354,3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 21°45′50″S 43°21′00″U / 21.76389°S, 43.35°U (mapo) Koordinatoj: 21°45′50″S 43°21′00″U / 21.76389°S, 43.35°U (mapo) | ||
Alto | 470 - 998 m (INDI) | ||
Areo | 1.436,9 km² | ||
Horzono | UTC-3 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Juiz de Fora [+] | |||
Juiz de Fora tiel nomiĝas ĉar urboj kie ne estis juĝistoj propraj rice
vadis eksterajn juĝistojn, indikatajn de la Portugala Reĝa Krono, kiam necese; laû loka onidiro, unu el tiaj juĝistoj gastiĝis en bieno de la regiono, bieno kies ĉirkaûaĵoj vidis la fondon de la urbo "Santo Antônio do Paraibuna"(Sankta Antono de la Paraibuna),Paraibuna estas rivero trairanta la urbon,poste nomata "Juiz de Fora"(Ekstera Juĝisto),eble celante omaĝi tiun juĝiston.
Sudoriente en la Ŝtato Minas Gerais, ĉe la bordoj de la Rivero Paraibuna, sur la pozicio 21º45'09"S/43º21'06"W, Juiz de Fora havas ĉirkaŭ 500 mil loĝantojn, Produkton Enlandan Malnetan(PEM), per capita, de R$ 6.200,00 kaj ties vivespero estas unu el la plej granda de nia lando.Ĝia vivkvalito havas reliefan nivelon en la ŝtato. La klimato estas altaĵtropika; ĝi estas 678m super la maro.Kelke da arbaraj rezervoj proksimaj al la urbareo faras ĝian klimaton signife agrabla.
Oni povas atingi ĝin aûtomobile kaj aûtobuse, ekde multaj urboj kiel Belo Horizonte (260Km), Rio de Janeiro (180 Km, kaj São Paulo (460 Km).Ĝia flughaveno distancas 9 Km de la urbocentro.
Esperanto en Juiz de Fora
Ekde 1902, Antônio Caetano Coutinho divastigis Esperanton en tiu urbo. En 1911 okazis tie la 4-a Brazila Kongreso de Esperanto.
En la fino de 1930-aj jaroj la spiritisma centro “Venâncio Café” eldonis broŝureton enhavantan rezolucion de la ĝenerala konsilio kiu ankaŭ apogas Esperanton.
En Juiz de Fora, la 4-an de majo 1940, la rektoro de la fama “Instituto Grambery”, Irineu Guimarães, antaŭ instruistoj kaj proksimume okcent lernantoj anoncas la kreadon de “Espertantista Centro Gramberiense”. Sekve li prezentis al la ĉeestantoj Ismael Gomes Braga, speciale invitita esti la oratoro de la solenaĵo, kiu estis arde aplaŭdita de la distinginda ĉeestantaro. La postnomata Esperantista Centro de Juiz de Fora, funkciis dum kelkaj jaroj ĉe la strato Santo Antônio, 110, kies grandaj instigantoj estis Cristóvão Colombo Milagres, Marcos Martins do Couto kaj Orvile Derby de Araújo Dutra.
Esperantista Grupo Granberyense – En la eldono de la septembra monato 1947, “O Granberyense”, oficiala organo de Instituto Granbery de la Metodista Eklezio, anoncis, ke sub la gvido de la sindediĉaj instruistoj Jorge Firmino de Sant’Ana kaj Isaltino da Silveira Filho, okazas Esperanto-kurso. La raportisto komentariis pri la marŝo de Esperanto kaj laŭde asertis, ke “Esperanto enhavas indan sugeston de homa solidareco, kiu estas unu el ĝiaj distingindaj avantaĝoj, krom la ebleco de la esperantistoj komunikiĝi kun personoj de iu ajn lando de la mondo sendepende de la scipovo de aliaj lingvoj. Tiel estas, ke brazilanoj, kiuj parolas nur la portugalan lingvon pere de Esperanto sukcesas korespondi kun personoj de Eŭropo, Oceanio, Azio kaj aliaj partoj de la mondo, interŝanĝante ne nur ideojn sed ankaŭ objektojn de persona uzo kaj eĉ sciencajn aparatojn ne ekzistantajn en nia merkato. Tia estas la sperto de granberiaj esperantistoj, multaj filatelistoj, kiuj plezure spertis la interŝanĝon de poŝtmarkoj krom la feliĉa oportuno havigi al si valorajn amikecojn tra la tuta mondo”.
La Esperantista Grupo Granberyense, de kiu estas prezidanto la klera Prof-ro Benjamin Colucci, diplomigis en 1948 sian unuan klason dum tre interesa solenaĵo sub la prezido de la rektoro, kiu liveris la atestojn. Per justa omaĝo al Benjamin Colucci la diplomitoj elektis lin Patrono kaj la ĉeestantoj konstatis la facilecon, kiun la intelektulo regas la lingvon kreitan de Zamenhof por la proksimiĝo de la homoj”. Sekve al la prelego de Benjamin Colucci parolis esperante ankaŭ la sindediĉaj kursgvidantoj Jorge Firmino de Sant’Anna kaj Isaltino da Silveira Filho, malgraŭ tio, ke ili gvidis la kurson, ambaŭ ricevis atestojn. Jen la listo de la diplomitoj: Victor Bastos, José Francisco Marcilio Filho, Salim Saleh, Vitório Bergo, Rosinha Saleh, Milton Luís Gerheim, Roberto Martins Viana, Diva Saleh, Orvile Derby de Araújo Dutra, Anderson Mega, Aser Ramos, Geraldo de Souza Pinto kaj Enock Galvão Tinoco.
31-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Juiz de Fora 1995.
Post laborado farita de Vinícius Werneck, en la 18-a de majo 2006 urbestro aprobis leĝon proponita de urbkonsilanto Antônio Jorge, kiu kreis la Semajno de Divastigado de Internacia Lingvo Esperanto (ĉiu tria semajno de decembro) kaj Municipa Tago de Esperanto (la 15-a de decembro).
44-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 29-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso okazis en la urbo - julio de 2009.
Hodiaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo tie.