Reĝistro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
e Reĝistro ---> Registro laŭ NPIV
e DidCORN movis paĝon Reĝistro al Registro (komputado): Konforme al NPIV
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:19, 20 aŭg. 2015

En komputado registro estas peco de la interna memoro de komputila procesoro, ofte havanta la kapaciton de unu memorvorto, uzata por diversaj specialaj celoj (precipe por teni la kurantan valoron de operando aŭ ĝian adreson). Disde ĉelo de la ĉefmemoro la registroj diferencas per pli rapida kaj lakona atingeblo; tamen la nombro de reĝistroj kutime estas negranda. Simpla mikroprocesoro eventuale povas havi unu solan aritmetikan registron; ordinara procesoro kiajn oni uzas en personaj komputiloj, dekkelk; dum la procesoro de servilo povas posedi kelkcent registrojn.

Klasifiko

Unu karakterizaĵo estas la nombro de bitoj, kiujn registro povas enteni; ekz-e «8-bita registro», «32-bita registro» ktp.

Procesoro kutime havas plurajn specojn da registroj por diversaj uzoj:

  • Uzulajn registrojn povas uzi (legi, valorizi) komandoj de uzula programo.
  • Internaj registroj neatingeblaj por la programistaj komandoj (sed necesaj por plenumo de tiaj komandoj).
  • Datumaj registroj uzeblaj por manipuli nombrajn valorojn, bitĉenojn, skribsignojn ktp.
  • Adresregistroj entenas ĉefmemorajn adresojn kaj estas uzataj en komandoj kiuj atingas la ĉefmemoron malrekte (per referenco aŭ deŝovo aŭ indico).
  • Universalaj registroj taŭgas kaj por la uzoj datumaj, kaj por la uzoj adresaj.
  • nurlegaj konstantaj registroj (entenantaj konstantojn).
  • Vektorregistroj (por ekz-e la SIMD-komandoj).
  • Specialaj registroj, indikantaj staton de la rulado, inter ili la reĝistro entenanta la adreson de tuj plenumota komando (IP, angle Instruction Pointer), stakmontrilon, flagregistro (entenas interalie bitĉenon pri la rezultoj de ĵusaj komandoj aritmetikaj) ktp.