Diskuto:Reĝistro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La faktermino ja estas «reĝistro»[redakti fonton]

Mi malfaris la alinomigon fare de DidCORN (la version 5730753), ĉar «registro» estas tute alia afero.

Malveras la aserto ke NPIV nomas reĝistron «registro»: NPIV misnomas reĝistron «dateningo», nerekonebla elpensaĵo de NPIV-redaktanto. Tiusencan «registro»n havis PIV, sed la fakuloj ĝin malakceptis, ĉar ĝi estas konfuza. (Interalie, tial la NPIV-redaktanto provis improvizi sian «dateningo»n.)

«Reĝistro» estas rekomendata de Komputada Leksikono, de ReVo kaj de Komputeko, ĝi estas uzata en programista praktiko. Preferindas havi apartan terminon, facile rekoneblan pro sia internacia formo kaj nekonfuzebla kun la troŝarĝita kaj misgvida «registro» (la ĉefsignifo de la radiko REGISTR, la verbo «registri», sugestas ke «registro» devus esti registrado aŭ registraĵo; estas nenia intereso plimultigi signifojn de tiu mallogika konfuzvorto).--Sergio (diskuto) 16:41, 29 Aŭg. 2015 (UTC)

@Sergio: Se jam tri verkoj rekomendas la terminon "reĝistro", certe estus bone mencii ilin en referencoj. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 17:34, 29 Aŭg. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Vi pravas. Farite.--Sergio (diskuto) 19:37, 29 Aŭg. 2015 (UTC)

Batalo inter du skoloj[redakti fonton]

La konflikto, kiu aperas ĉi supre, estis, estas kaj estos eterna problemo en Esperantujo. Fakte estas du skoloj: unu kiu konsideras, ke oni uzu plimulte kiel eble ekzistantajn radikojn (vidu http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html) kaj alia skolo, kiu volas eviti konfuzojn pro tro multe da signifoj pri unu radiko kaj kreas neologismojn. Ekzemple, ĉitie oni devas elekti inter procesororegistro kaj reĝistro. Por eviti malkontentigi la esperantistojn de la du skoloj, la Akademio de Esperanto ne deziras decidi pri la termino de unu aŭ la alia skolo; fakte kiam ĝi decidas, ĝi estas furioze kontraŭdirita de parto de esperantistoj. Plie estas kriterio, laŭ kiu estas la uzo, kiu finfine decidos la taŭgan vorton. Tia kriterio tamen kreas apartajn esperantajn lingvojn laŭ la kontinentoj, eĉ laŭ regionoj, kiel okazas pri ĉiuj lingvoj, kiujn oni trovas en malsamoj kontinentoj; tia maniere Esperanto ne plus estos universala kaj komprenebla de ĉiuj esperantistoj. Plejofte estas la nelogika termino, kiu sukcesas. La solvo estas, eviti tro da neologismoj kaj en Vikipedio indiki la malsamajn ekzistantojn terminojn; sed ekzistos ĉiam eternan diskutadon pri la nura titolo de vikopedia artikolo...--DidCORN la 27-a de septembro 2015, 13:00 (UTC)